Phloeodes diabolicus

Phloeodes diabolicus (iam Nosoderma diabolicum, (ebla) komuna nomo: diabla ferplata skarabo), estas skarabo de la familio Zopheridae. Ĝi estas indiĝena en la Kalifornia Flaŭra Provinco en usona federacia ŝtato de Kalifornio kaj meksika federacia subŝtato Baja California, kie ĝi vivas je fungoj kreskantaj sub arboŝelo. Ĝi ne estas flugkapabla kaj havas vivdaŭron de ok jaroj, kompare al vivdaŭro de semajnoj aŭ monatoj de tipaj skaraboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Phloeodes diabolicus
Phloeodes diabolicus
Phloeodes diabolicus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Pterigotoj Pterygota
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Superordo: Endopterigotoj Endopterygota
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Linnaeus, 1758
Familio: Zoferedoj, Zopheridae
Genro: Phloeodes
Specio: Phloeodes diabolicus
(John Lawrence LeConte, 1851)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi skarabo estas konata pro ties fortikeco. Ĝiaj dikaj, dense tavoligitaj kaj interligaj elitroj, ligitaj al la ventra kutiklo per kompleksaj lateralaj subtenaj strukturoj, kapablas elteni maksimuman forton de 149 neŭtonoj, proksimume egala al la forto penita de 15 kilogramoj, ĉ. 39.000-obla de la mempezo.

Karakterizaĵoj redakti

La skaraboj atingas longon de 16 ĝis 22 milimetroj. La dorsa koloro varias de helbruna al malhelgriza. Malgrandaj kremaj, oraj kaj nigraj makuloj elstaras sur la elitroj. La plimulto de la surfaco estas kovrita per kitinigitaj elkreskaĵoj, la ĥetoj (setoj). Kelkaj mildaj depresioj estas plenigitaj kun nigraj, foliformaj ĥetoj (setoj). La randzonoj de la elitroj estas firme ligitaj al la flankoj, igante la beston nekapablaj flugi. La antaŭtorako estas pli longa ol larĝa, plej larĝa en la mezo, pli mallarĝa en la bazo, kaj kun elstaraj, lobaj lateralaj anguloj. La skarabo iĝis konata al pli larĝa publiko de sciencistoj en 1866 per artikolo de angla entomologo Francis Polkinghorne Pascoe en la Journal of Entomology.