Pianofestivalo Ruhr
La Piano-Festivalo Ruhr, ankaŭ Pianofestivalo Ruhr (germane Klavier-Festival Ruhr aŭ Klavierfestival Ruhr) estas festivalo de pianomuziko, okazanta ĉiun someron en la Ruhr-Regiono, iama ĉefa industriregiono de Germanujo. Aranĝanto estas la fondaĵo Piano-Festivalo Ruhr.
Pianofestivalo Ruhr | ||
---|---|---|
muzikfestivalo | ||
Komenco | 1988 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Situo | Ruhr-regiono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Tutmonde famaj pianistoj kiel ankaŭ pianistoj de la nova generacio aŭdigas trans proks. tri monatoj je pluraj tagoj kaj pluraj lokoj pianmuzikon. Prezentejoj estas interalie en Dortmund, Recklinghausen, Hagen, Duisburg kaj la Saalbau en Essen.
Renomaj surlokaj industriaj firmaoj mone subtenas la pianofestivalon. La eventaro kostas proks. unu milionon da eŭroj; ĝi ampleksas proks. okdek koncertojn, kiujn spektas averaĝe 60.000 homoj ĉiun jaron.
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de Klavier-Festival Ruhr
- Gazeta artikolo pri la festivalo Arkivigite je 2016-06-07 per la retarkivo Wayback Machine