Piedĉifono[1] estas peco de lina, kotona, flanela (por vintro)[2] aŭ alia teksaĵo, kutime havanta la formon de kvarangulokvadrato. Piedĉifonojn uzis soldatoj anstataŭ ŝtrumpojnŝtrumpetojn volvante ilin ĉirkaŭ siajn piedojn por sorbi ŝviton kaj protekti kontraŭ humido kaj malvarmo. Ĉifonitajn piedojn oni metis en botojn aŭ aliajn soldatŝuojn. En Orienta Eŭropo piedĉifonoj estis vaste uzataj en armeoj ankoraŭ en la 21-a jarcento[3].

Soveta soldato sekiganta siajn piedĉifonojn en tranĉeo

La avantaĝoj de piedĉifono estas pli granda fortikeco ol ĉe ŝtrumpeto kaj universala grandeco. Ĝi sekiĝas pli rapide post lavado kaj eblas ĝin memfari el ajna teksaĵo. Tamen surmeti piedĉifonon estas pli komplike kaj daŭras multe pli longe ol ĉe ŝtrumpeto, kaj malĝuste volvita povas kaŭzi frot-vundojn. Ĝi estas ankaŭ pli granda ol ŝtrumpeto kaj postulas pli grandajn ŝuojn. Ne eblas uzi piedĉifonojn sen ŝuoj, kiuj fikstenas ilin.

Referencoj redakti