Pielgrzymów (ĉeĥe Pelhřimovy, ĝis fino de la 19-a jarcento ankaŭ Poruba, germane PilgersdorfPreussisch-PilgersdorfSchlesisch-Pilgersdorf) estas vilaĝo en suda Pollando, en Opola provinco, en distrikto Głubczyce, en komunumo Głubczyce, en sudorienta parto de montetaro Zlatohorská vrchovina laŭlonge laŭ rojo Trója (pole Troja, ankaŭ Wielki Potok), maldekstra alfluanto de rojo Hrozová sur ĉeĥa-pola limo.

Pielgrzymów
ĉeĥe: Pelhřimovy, germane: Pilgersdorf
vilaĝo
Ruino de preĝejo de sankta Jozefo en Pielgrzymów
Oficiala nomo: Pielgrzymów
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Opola provinco
Distrikto Distrikto Głubczyce
Komunumo Komunumo Głubczyce
Historia regiono Silezio
Najbaras kun Pelhřimovy Ĉeĥio
Situo Pielgrzymów
 - koordinatoj 50° 10′ 35″ N 17° 39′ 39″ O / 50.17639 °N, 17.66083 °O / 50.17639; 17.66083 (mapo)
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 48-155
Telefona antaŭkodo (+48) 77
Aŭtokodoj OGL
SIMC 0494440
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Pielgrzymów (województwo opolskie)

Naturo redakti

La vilaĝo troviĝas en naturparko PPR Mokre - Lewice.

Historio redakti

La vilaĝo estas ĝemelo de najbara ĉeĥa vilaĝo Pelhřimovy, kiu urbanisme koneksis kun ĝi. Ĝis la jaro 1742 estis, tiu ĉi nun pola vilaĝo, konsisto de silezia Krnova princlando, duum la najbara Pelhřimovy apartenas, kiel konsisto de Osoblahio, al Moravio. Ambaŭ vilaĝoj estis samtempe konsisto de Habsburga monarkio. Sed post milito je aŭstra heredaĵo en la jaro 1742 falis la nuna Pielgrzymów al Prusio. Nur ekde la jaro 1945 ĝi apartenas pro volo de tiama Sovetunio al Pollando. La antaŭe aŭstria parto estas hodiaŭ katastra teritorio de Pelhřimovy[1] (germane Mährisch Pilgersdorf) de municipo Slezské Rudoltice en Ĉeĥio.

Fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Projekto pri savo de preĝejo de sankta Georgo en Pelhřimovy, URL: http://jeseniky.ecn.cz/pelhrimovy/projekt_pelhrimovy.htm