Eble vi serĉas: Pelhřimov.

Pelhřimovy (germane: Mährisch Pilgersdorf) situanta en Ĉeĥio estas eksa municipo, katastra teritorio kaj preskaŭ pereinta vilaĝo en distrikto Bruntál, situanta sude de moravía Osoblahio laŭlonge laŭ limo kun Pollando. Hodiaŭ Pelhřimovy estas unu el katastraj teritorioj de la municipo Slezské Rudoltice kaj samtempe baza sidej-unuo. Ĉar ĝi jam ne plu havas statuson de parto de municipo, eblas pri ĝi, en harmonio kun malnova difino, paroli kiel pri loka parto. El la konstruaĵoj de la vilaĝo ĝis nun ekzistas du loĝdomoj kaj riparata preĝejo.

Pelhřimovy
germane: Mährisch Pilgersdorf
pereinta vilaĝo
Riparita preĝejo de sankta Georgo en Pelhřimovy
Oficiala nomo: Pelhřimovy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Slezské Rudoltice
Historia regiono Moravio (origine konsisto de
la tn. Moraviaj enklavoj,
eta parto de Silezio
(resp. de eksa
Prusia Silezio)
Parto de Osoblahio
Montaro Zlatohora montetaro
Najbaras kun Pielgrzymów Pollando
Domoj 2
Situo Pelhřimovy
 - koordinatoj 50° 10′ 43″ N 17° 39′ 46″ O / 50.17861 °N, 17.66278 °O / 50.17861; 17.66278 (mapo)
Katastro 5,147978 km² (514,8 ha) Pelhřimovy
Unua skribmencio 1317
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 97
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pelhřimovy
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua pruvita skribmencio pri Pelhřimovy devenas el la jaro 1317. Devene ĉi tie troviĝis vilaĝo Poruba situanta en Opavio, kies unu duonon en la 3-a kvarono de la 13-a jarcento kolonigis Bruno el Schauenburg kaj ĝi akiris novan nomon. La dua duono apartenis al Opava princlando, ekde la jaro 1377 al Krnova princlando. Ĝis fino de la dua mondmilito temis pri pure sudetgermana municipo, en kiu dum popolnombrado el la 1-a de decembro 1930 vivis 217 loĝantoj. Interne de la katastro de la municipo devene troviĝis kelke da enklavoj, apartenantaj ĝis la 1930-aj jaroj al Prusia Silezio. Por ŝanĝo sude de rojo Hrozová sur la prusia flanko troviĝis kelke da pelhřimaj eksklavoj hereditaj de eksa Aŭstrio-Hungario. Surbaze de kontrakto inter tiama Ĉeĥoslovakio kaj Germana Regno el la 31-a de januaro 1930 okazis reciproka teritoria interŝanĝo kaj per tio ankaŭ pereo de tiuj ĉi enklavoj kaj eksklavoj, samkiel ankaŭ reguligoj de la limo laŭlonge laŭ la rojo Hrozová.

Dum la dua mondmilito plimulto da domoj estis grave difektitaj. Post la milito okazis en julio kaj aŭgusto de 1946 ellandigo de ĉi tiea sudetgermana loĝantaro. Ekde fino de februaro de 1946 venis en la vilaĝon novaj ekloĝintoj el vicoj de slovakoj kaj pli poste precipe el vicoj de voliniaj ĉeĥoj.

Post Februaro de 1948 ministerio de enlando decidis el ideologiaj kialoj pri malpermeso konstruigi teritoriojn ĝis distanco 300 metroj de la ŝtatlimo kaj pri laso de la ekzistantaj domoj al ĝisvivo. En la jaroj 1949-1950 okazis malkonstruo de la muunicipo. Konsisto de Slezské Rudoltice la antaŭe memstara municipo Pelhřimovy formale fariĝis la 22-an de aŭgusto 1951, sed jam la 2-an de februaro 1950 estis al Loka nacia komitato Slezské Rudoltice transdonita agendejo de ĉi tiea loka admistracia komisiono, kiu administris la municipon ekde la jaro 1945. Plua reguligo de la ŝtata limo de Ĉeĥoslovakio, kiu tuŝis la katastron de Pelhřimovy, okazis dum reguligo de limo kun Pollando fine de la 1950-aj jaroj. Tiam la katastro Pelhřimovy diskreskiĝis je modernaj parceloj n-roj 877/2, 878 kaj 879. Kiel parto de municipo Pelhřimovy estis nuligita al la 1-a de januaro 1971. Ekde tiu tempo ĝi estas kiel baza sidej-unuo konsisto de parto de Slezské Rudoltice.

El la devenaj 70 domoj ĉi tie ĝis nuntempo konserviĝis nur du loĝdomoj, uzataj al refreŝigado. En la jaro 2013 venis Movado Duha (ekde la jaro 2006 riparanta la lokan preĝejon) kun iniciato direktanta al renovigo de Pelhřimovy. En la riparata preĝejo kaj ties ĉirkaŭaĵo en julio de 2014 okazis muzika festivalo, kiun aranĝis rondo de homoj ĉirkaŭ muzika grupo Bratři Orffové. La festivalo estis nomumita kiel faro de la jaro en prezoj Vinyla 2014.

Memorindaĵoj redakti

En Pelhřimovy troviĝas duondetruita Preĝejo de sankta Georgo, kiu ekde la jaro 2001 riparas movado Hnutí DUHA Jeseníky. Malantaŭ la limo sur la pola flanko situas ĝemelo de la vilaĝo, kiu nomiĝas Pielgrzymów, kiu ĝis la jaro 1742 apartenis al silezia Krnova princlando.

Pluaj fotoj redakti