Pierre Beauchamp (ankaŭ Beauchamps, kaj foje erare Charles-Louis Beauchamp) (Parizo, 30a de oktobro 1631 — Parizo, februaro 1705), estis franca koreografo kaj dancisto, probable la inventisto de la notacio Beauchamp-Feuillet.

Pierre Beauchamp
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1631 (1631-10-30)
en Parizo
Morto 1-an de februaro 1705 (1705-02-01) (73-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • muzikistokomponisto
vdr

Li estis nomumita direktoro de la «Académie Royale de Danse» en 1671 (kvankam li mem ne estis fondinta membro de la Akademio kiel ofte oni diras erare). Li estis la ĉefa koreografo de la kompanio de Molière (la «Troupe du Roy») dum 1664-73; krome li estis instruisto pri baleto en la «Académie Royale de Musique» kaj «Compositeur des Ballets du Roi». En tiuj postenoj li estis tre influa kaj unu el la plej grandaj figuroj de la franca «belle danse» de la 17a jarcento, nome la baroka danco.

Apartenanta al familio de «maîtres de danse», Beauchamp premieris en la kortumo de Ludoviko la 14-a en 1648, en la "Ballet du dérèglement des passions". Li kunlaboris poste kun Jean-Baptiste Lully kaj Molière kaj inventis kun ili la «comédie-ballet» el kiu plej konata ekzemplo estas Le Bourgeois gentilhomme (1670). Li ankaŭ komponis la dancojn de la ĉefaj operoj de Robert Cambert kaj Pierre Perrin por la Académie royale de Musique, kies unua «maître de ballet» li estis.

Li estis kun Raoul-Auger Feuillet kreinto de la notacio Beauchamp-Feuillet.

Verkoj redakti

Kun Molière kaj Lully

  • Les Fâcheux, koreografio, kompono, dirigentado (1661)
  • Le Mariage forcé (1664)
  • Le Bourgeois gentilhomme, baletoj (1669)
  • Les Amants magnifiques (1670)
  • Psyché, baletoj (1671)
  • Le Malade imaginaire, baletoj (1673)

Dancokreado por Pierre Perrin

  • Pomone (1671)

Koreografioj por Lully

  • L'Impatience (1661)
  • La Naissance de Vénus (1665)
  • Alceste (1674)
  • Atys (1676)
  • Isis (1677)
  • Le Triomphe de l'amour, kun Pécour (1681)
  • Ballet de la jeunesse (1686)