Pierre Forgues
Pierre FORGUES (naskiĝis la 17-an de 1938 en Tarbes, Hautes-Pyrénées), estas franca politikisto.
Pierre Forgues | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1938 (85-jaraĝa) en Tarbes |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Deputito de la unua distrikto de Hautes-Pyrénées, li ĉiam estis reelektita ekde 1978, krom dum la leĝdona baloto de 1993 kiu malproksimigis lin de la Parlamento dum du jaroj. Li faras parton de la socialisma grupo. Dum liaj mandatoj, li specialiĝis en la transportaj problemaj kaj de la lokaj financoj. Li estis membro de la delegacio ĉe la Eŭropa Unio de la franca Nacia Asembleo.
Defendanto de lingvoj redakti
Pierre Forgues parolas la okcitanan kaj ĝin defendis en la franca parlamento kun argumentoj pro Esperanto. "Mi ne proponas, ke Esperanto anstataŭu ekzemple la gaskonan, mian gepatran lingvon. Por forturni ian hegemonion, konflikton aŭ diskriminacion, ĉu ni ne devus akceli nenacian lingvon kiel Esperanto? Tio plifortigus ĉiujn aliajn lingvojn. Jen mi, kiu defendis la gaskonan — kontraŭ la hegemonio de la franca — prizorgita per la defendo de tiu lasta, en stranga historia sortreveno”[1].
Referencoj redakti
- ↑ (eo) Dum debato pri la estonteco de lingvoj en la franca Nacia Asembleo, komunista deputito dubas ĉu Esperanto estas vera lingvo, Eŭropa Bulteno, Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 3 (113)