Pierre Vincent Xambeu

Pierre Joseph Vincent XAMBEU (katalune Pere Josep Vicenç Xambeu i Avillach, naskiĝis la 10-an de februaro 1837 en Prado, Pyrénées-Orientales, mortis la 9-an de junio 1917 samloke) estis franca oficiro kaj entomologo, kiun aparte interesis la skaraboj kaj iliaj larvaj stadioj.

Pierre Vincent Xambeu
Persona informo
Naskonomo Pierre Joseph Vincent Xambeu
Naskiĝo 10-an de februaro 1837 (1837-02-10)
en Prado de Kunflent'
Morto 9-an de junio 1917 (1917-06-09) (80-jaraĝa)
en Ria
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo soldato • entomologo
vdr

Vivo redakti

Pierre Vincent Xambeu naskiĝis en 1837 en la norda kataluna urbo de Prado, filo de Josep Xambeu kaj Elisabet Avillach. Dek-okjaraĝe li aliĝis al la franca armeo, kie li servis ĝis 1887 kaj atingis la rangon de kapitano.[1][2]

Kiel entomologo Xambeu traktis ĉefe la metamorfozon de la skaraboj. Li ankaŭ verkis faŭnoliston por la regiono ĉirkaŭ sia hejmkomunumo Ria kaj alian pri la insektoj de la departemento Pyrénées-Orientales. Li ankaŭ malkovris plurajn novajn speciojn, interalie la skorpion Belisario xambeui, dediĉnomita por li en 1879 de Eugène Simon. Li estis unu el la plej famaj entomologoj de sia epoko. Lia vasta kolekto de longkornaj skaraboj el la tuta mondo estis unue prenita de la entomologo Maurice Pic en sian kolekton, kaj venis post ties morto al la Muséum National d'Histoire Naturelle en Parizo.[1]

Premioj redakti

Xambeu iĝis kavaliro de la Legio de Honoro en 1876. La Entomologia Societo de Francio aljuĝis al Xambeu 1899 la prestiĝan Premion Jean Dollfus pro lia plurvoluma verko pri la kutimoj kaj metamorfozoj de insektoj.[2]

Dediĉnomoj (elekto) redakti

Belisarius xambeui (Simon, 1879), skorpio de Pireneoj;
Isereus xambeui (Argod-Vallon, 1885), skarabo de la familio Leiodidae;
Ploiaria xambeui (Montaxidono, 1885, cimo de la familio Reduviidae;
Tychobythinus xambeui xambeui (Guillebeau, 1888), mallong-flugila birdo;
Arachnophaga (Parasolindenia) xambeui (Giard, 1900), kupra vespo;
Eupelmus xambeui (Giard, 1900), kupra vespo;

Elektitaj eldonaĵoj redakti

Xambeu publikigis pli ol 50 entomologiajn referaĵojn, plejparte kiel eseojn en entomologiaj revuoj. Li aperis kiel aŭtoro sub la nomoj Pierre Xambeu, Vincent Xambeu kaj Kapitano Xambeu.

Vincent Xambeu: Moeurs et métamorphoses des insectes. 17 volumoj. Caen, Lyon, Parizo k. a., 1892-1915.
Vincent Xambeu: Catalogue de la faune des environs de Ria. Notes explicatives. Ria, 1901.
Vincent Xambeu: Faune entomologique des Pyrénées-Orientales. Moulins, 1903–1908.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Eduard Vives i Noguera: Naturalistes dels Països Catalans dedicats a l’estudi dels coleòpters. In: Butlletí de la Institució Catalana d'Història Natural 2010–2011, Band 76, S. 47-69, Digitalisat [1] reta PDF, 1,0 MB.
  2. 2,0 2,1 XAMBEU Pierre-Joseph-Vincent, Website des Comité des travaux historiques et scientifiques, abgerufen am 25. Dezember 2017.