Pierrick MASSIOT (naskiĝis la 22-an de aprilo 1948 en Josselin en la departemento Morbihan en Francio) estas franca politikisto, prezidanto de la Regiona Konsilio de Bretonio ekde 2012 sekve de la nomumo de lia antaŭulo Jean-Yves Le Drian al ministro pri Defendo.

Pierrick Massiot
Persona informo
Pierrick Massiot
Naskiĝo 22-a de aprilo 1948
en Josselin (Morbihan, Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio PS
Profesio
Okupo politikisto vd
Prezidanto de la Regiona Konsilio de Bretonio
Dum ekde la 10-a de julio 2012
Antaŭulo Jean-Yves Le Drian
Sekvanto -
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Studoj kaj familio redakti

Filo de komercistaj gepatroj, Pierrick Massiot diplomiĝis pri filozofio en 1970, poste trapasis unu jaron en Ĉilio, el kiu ses monatoj en Santiago. Post reveno en Francio, li plenumis sian militan servon antaŭ ol krei entreprenon de bretonaj maristaj puloveroj [1] kiu senpere vendas el fabriko kaj revenis por du jaroj en Morbihan[2]. Li diplomiĝis per mastreca diplomo en sociologio per sia laboro en tiu entrepreno[1]. En 1980, li kreis entreprenon pri konstruaĵoj[1] kaj venis instaliĝi en Liffré en la renna regiono[2].

Li estas patro de du infanoj[1].

Li aliĝis al la Socialista Partio en 1977[1] sekve de la elekto de Edmond Hervé al urbestro de Rennes[2]

Agado de administranto redakti

Ekde 1989, li estis nomumita al la urbodomo de Rennes kiel unu el la administrantoj de la duflanka ekonomia kompanio de la futbala klubo Stade rennais kiam la klubo proksimiĝis al bankroto. Li zorgis pri la reekvilibrigo de la kontoj kiel vicprezidanto de la estraro ĝis en 1994[2].

Politika agado redakti

Urbestraro de Rennes redakti

Li estis elektita urba konsiliano de Rennes en 1989 en la plimulto de Edmond Hervé. Sekve de la municipaj balotoj de 1995, li fariĝis vicurbestro pri loĝado de la urbo, al kiu aldoniĝis en 1997 la respondeco pri financoj[1] sekve de la elekto de Marcel Rogemont kiel deputito per la deputitaj balotoj en la sama jaro[2]. Li tiel fariĝis plentempa elektito, kaj devis forlasi sian entreprenon[1]. SEkve de la municipaj balotoj de 2001, li fariĝis la 1-a vicurbestro de la urbo Rennes[1]. Kiam Edmond Hervé anoncis ke li ne rekondidatiĝos por la municipaj balotoj de 2008, li estis petita por anstataŭi lin[3], sed rezignis pri kandidatiĝo kaj subtenis la estontan urbestron Daniel Delaveau[2].

Li fariĝis proksimulo de Edmond Hervé, kaj tiel estis ries kampanja direktoro en 1993 okaze de la deputitaj balotoj de 1993[1].

Regiona Konsilio de Bretonio redakti

Li estis elektita por la 1-a fojo regiona konsiliano de Bretonio okaze de la regionaj balotoj de 2004 kaj fariĝis vicprezidanto komisiita pri financoj. Li estis reelektita okaze de la sekvantaj balotoj en 2010 kaj konservis la saman postenon[3] en la estraro de la regiono.

Kiam la prezidanto de la Regiona Konsilio Jean-Yves Le Drian devis forlasi sian postenon pro mandatkumulo sekve de sia nomumo al ministro pri Defendo en la registaro de Jean-Marc Ayrault, lia nomo estis proponita por anstataŭi lin. Li estis elektita de la regiona estraro de la Socialista Partio kiel kandidato la 7-an de julio 2012[4]. Fine, en plena kunsido de la 10-a de julio, la Regiona Konsilio elektis lin kiel prezidanton per 55 voĉoj el la 83 membroj de la asembleo[5].

Li ripete deklaris favoron al la reunuiĝo de Bretonio, kaj kontraŭ fandiĝo de la regionoj Bretonio kaj Luarlandoj[6],[7].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 « Un engagement qui vient de loin », Ouest-France, la 26-an de marto 2001, alirita al municipales2001.ouestfrance.fr la 7-an de julio 2012
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Édouard Reis-Carona, « Pierrick Massiot, chiffres et lettres de noblesse »[rompita ligilo], Ouest-France, la 14-an de februaro 2008, alirita al www.rennes.maville.com la 7-an de julio 2012
  3. 3,0 3,1 Pierrick Massiot, l'autre Morbihannais de 64 ans, Le Télégramme, la 21-an de majo 2012, alirita al www.letelegramme.com la 7-an de julio 2012
  4. Joël Le Gall, « Pierrick Massiot présidera la région Bretagne », Ouest-France, la 7-an de julio 2012, alirita al www.ouest-france.fr la 7-an de julio 2012
  5. « Bretonio. Pierrick Massiot elektita nova regionprezidanto » OuestFrance.fr la 10-an de julio 2012.
  6. Arnaud Focraud, « Pas de "raccrochement artificiel" Bretagne-Pays de Loire »[rompita ligilo], en Le journal du dimanche, la 16-an de januaro 2014, alirita al www.lejdd.fr la 15-an de majo 2014
  7. Didier Gourin, « Pierrick Massiot : « Le sens de l'Histoire » » , en Ouest-France, la 19-an de aprilo 2014, alirita al www.ouest-france.fr la 15-an de majo 2014