Pieter Hendriks
nederlanda ĉefinstruisto kaj esperantisto
Pieter HENDRIKS (naskiĝis la 22-an de novembro 1899 en Hindeloopen, Súdwest-Fryslân) estis nederlanda ĉefinstruisto kaj esperantisto. Li esperantiĝis en 1923 kaj estis estrarano de La Estonto Estas Nia.
Pieter Hendriks | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1899 (125-jaraĝa) en Hindeloopen |
Lingvoj | nederlanda • okcidentfrisa • Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1923–) lernejestro |
Esperanta agado
redaktiHendriks gvidis la unuan Esperanto-kurson en la frisa ĉefurbo Leeuwarden kaj iniciatis fondon de unua grupo en 1926. Li estis de tiu tempo la "motoro" de la Esperanto-movado en Frislando. Hendriks fondis plurajn grupojn kaj instruis Esperanton al pli ol tricent personoj. Por la Universala Esperanto-Asocio li varbis preskaŭ cent anojn.