Pietru Caxaro
Petro (Pietru) CAXARO (ĉ. 1400 – 1485) estis malta filozofo, oratoro kaj poeto. Li estas ĝisnune la unua konata filozofo el Malto, fragmentoj el kies verkoj ankoraŭ ekzistas. En ties verkoj estas tre aŭtenta ekzemplo de malta lingvo, kiu tiam havis pliajn arabdevenajn vortojn ol nuntempe. Kelkaj verkoj krome montras informon pri la vivo de la tiutempa malta popolo. Lia poemo "Kantileno" estas konsiderata la plej antikva poeziaĵo en la malta lingvo.[1]
Pietru Caxaro | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1399 en Medino | |
Morto | 1-an de aŭgusto 1485 (85-jaraĝa) en Medino | |
Lingvoj | malta vd | |
Ŝtataneco | Malto vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto filozofo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Il-Kantilena vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Referencoj
redakti- ↑ Tradukita al Esperanto de Carmel Mallia en "Kantileno", Beletra Almanako numero 3, Septembro 2008, paĝo 45 kaj same pri la ĝenerala priskribo.