Pino del Oro [pino deLOro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Pino del Oro estas etimologie tradukebla al Pino de Oro. Ja estis orminado ĉe la rojo Fuentelarraya jam dum la Romia Imperio en la 1a kaj 2a jarcentoj. En la blazono videblas orkolora pino en la maldekstra duono. Arbonomoj estas oftaj en la areo por loknomoj. La municipa teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero.

Pino del Oro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49514
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 178  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 6° 7′ U (mapo)41.576111111111-6.1208333333333Koordinatoj: 41° 35′ N, 6° 7′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 29,57 km² (2 957 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pino del Oro (Provinco Zamoro)
Pino del Oro (Provinco Zamoro)
DEC
Pino del Oro
Pino del Oro
Situo de Pino del Oro
Pino del Oro (Hispanio)
Pino del Oro (Hispanio)
DEC
Pino del Oro
Pino del Oro
Situo de Pino del Oro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pino del Oro [+]
vdr
Municipo de Pino del Oro en la provinco Zamora.
Panoramo de Pino del Oro.
Preĝejo.
Ponto de Requejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arcillera, Bermillo de Alba, Brandilanes, Castro de Alcañices, Ceadea, Fonfría, Fornillos, Moveros kaj Salto de Castro, okupas totalan areon de 29,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 183 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fonfría, Cerezal de Aliste, Bermillo de Alba, Salto de Castro, Cerezal de Aliste, Villardiegua de la Ribera, Villadepera kaj Carbajosa.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En 1914 oni inaŭguris la verkon de la Ponto de Requejo [reKEĥo] kiu ligis la komarkojn Aliste kaj Sayago.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti