Piramido de la komplekseco

La piramido de la komplekseco estas skemo klasifikanta, sub formo de piramido, la apartajn konatajn strukturojn de la Universo, de la plej simplaj ĝis la plej kompleksaj (ĉe la pinto).

Jen unu el la eblaj versioj de la piramido de la komplekseco
  • Maldekstre vertikale : Malkreskanta temperaturo
  • Dekstre vertikale : Sago de la tempo
  • Malsupre (bazo), kaj poste sinsekve supren :
    • demandopunktoj ????
    • kvarkoj, elektronoj
    • protonoj, neŭtronoj
    • atomoj
    • molekuloj
    • ĉeloj
    • organismoj
    • konscienco
    • ?
Versio de la piramido de la komplekseco laŭ la kutima uzo, kiun Hubert Reeves faras el ĝi.

Ĉi apude, sinsekve, de la bazo pinten :

??? — kvarko, elektrono — neŭtrono, protono — atomo — stelo — molekulo, makromolekulo — ĉelo — organismo — ideo — ?

Origino redakti

La piramido de la komplekseco estis plurfoje uzata en verkoj [1][2] de la astrofizikisto kaj astronomo Hubert Reeves cele al vulgarigo[3] de certa strukturado de la Universo ekde ĝia origino, okaze de la praeksplodo ĝis nun.

Ĝi estas ankaŭ uzebla por ĉirkaŭlimigi la studkampon de la specialigitaj fakoj, kio helpas en la priskribo de la funkciado kaj kunligo en la branĉoj de la homa scio.

Priskribo redakti

Unu el la gvidaj ideoj de la piramido de la komplekseco estas, ke la naturo ŝajnas esti strukturita tiel, kiel lingvaĵo.

En lingvaĵo, estas literoj, kiuj formas vortojn; vortoj, kiuj formas frazojn; frazoj, kiuj formas paragrafojn; paragrafoj, kiuj formas ĉapitrojn; ĉapitroj, kiuj formas librojn; libroj, kiuj formas bibliotekon; ktp.

Koncerne la naturon, estas kvarkoj, kiuj formas protonojn kaj neŭtronojn; protonoj kaj neŭtronoj, kiuj formas, kun elektronoj, atomojn; atomoj, kiuj formas molekulojn; molekuloj, kiuj formas ĉelojn; ĉeloj, kiuj formas vivantajn organismojn; vivantaj organismoj, kiuj formas ekosistemojn.

En 2008, la stato de la homa scio ne ebligas scii, ĉu ni atingis la bazon aŭ la pinton de la piramido de la komplekseco.

Ankaŭ en 2008, laŭ la teorio de la norma modelo en fiziko pri partikloj, la kvarkoj estas konsiderataj, kun la leptonoj, kiel elementaj konsistigantoj de la materio.

En la nuna momento, laŭ ekologio, la ekosistemoj estas konsiderataj, kiel konsistigantoj la plej kompleksaj de la naturo.

Koneksaj artikoloj redakti

Notoj redakti

  1. http://www.hubertreeves.info/livres/lheure.html Hubert Reeves "L'Heure de s'enivrer" (La horo por ebriiĝi). Parizo : Seuil, 290 p..
  2. http://www.canal.qc.ca/television/programmation_details.php?op=fiche&fiche=3185[rompita ligilo] "Une histoire de l'univers" (iu historio pri la universo), Canal Savoir, 85 minutoj,
  3. Diskonigo de scio por ebligi kaj faciligi aliron al ĝi kaj komprenon pri ĝi al la ĝenerala publiko.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pyramide de la complexité en la franca Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.