Piratpartio de Nederlando

(Alidirektita el Pirata partio de Nederlando)

La Piratpartio de Nederlando - nederlandlingve Piratenpartij Nederland - estas politika partio en Nederlando, kiu fondiĝis la 10-an de marto 2010 kaj konsideras sin proksima parenco de la Piratpartio de Svedio (en Esperanto same "Piratpartio"). La Piratpartio de Nederlando specife temas aferojn kiel aŭtorrajto, patentorajto kaj (cifera) civilrajtoj.[1][2] Ekde la fino de 2016 la partiestrino estas Ancilla van de Leest.

Temoj redakti

La Piratpartio de Nederlando limigas sin ĝis nur kelkaj kernaj vidpunktoj. La partio volas limigi aŭtorrajtojn (ĉe kio oni povas sendevigi nekomercan uzadon), ĝisfundan revizon de patentorajto, garantii kaj plifortirgi la privatecon kaj alian (cifran) civilrajtojn, tradiveblan registaron kaj seriozan interrilaton de la registraro kun informa teknologio.

Notoj redakti

  1. [1][rompita ligilo]
  2. [2]