Piroska B. Gergely
B. GERGELY Piroska, Benedekné (gergej) estis rumanuja hungara lingvisto. Ŝi estis la filino de Jenő Gergely.
Piroska B. Gergely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1932 en Kluĵo |
Morto | 1-an de aŭgusto 2019 (86-jaraĝa) |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Patro | Jenő Gergely (matematikisto) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
Piroska Gergely naskiĝis en Kluĵo la 6-an de novembro 1932, ŝi mortis la 1-an de aŭgusto 2019.
Biografio
redaktiPiroska B. Gergely finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo, pli poste unu jaron ŝi studis medicinon. Ŝi havigis diplomon de instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo en la Bolyai Tudományegyetem. Ŝi pasigis unu jaron per stipendio en 1969-70 en Finnlando. Ekde 1956 ŝi estis universitata lektorino. Ŝi publikis ekde 1957 en NyIrK, Studia Universitatis Babeş-Bolyai, en Magyar Nyelvjárások en Debrecen kaj en la finna revuo Virittaja.
Verkoj
redakti- Anyanyelvünk művelése [kunulaŭtorino], Bk., 1975;
- A kalotaszegi magyar ragadványnevek rendszere (1977).
- Nyelvészeti tanulmányok [kunulaŭtorino], Bk., 1980.
Literaturo
redakti- J. Kovács Magda: Első személynévmonográfiánk. Korunk 1978/10.