Pithampur
Pithampur, laŭ (hindie पीथमपुर) estas industria urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en distrikto Dhar. Pithampur apartenas al urbaro de Indaur kaj ĝia kromnomo estas "Detrojto de Barato".
Pithampur | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 454775 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 37′ N, 75° 42′ O (mapo)22.61972222222275.693333333333 [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiPithampur havis populacion de 126 099 en 2011 kun legopovo 62%.
Geografio
redaktiPithampur situas en montaro 578 metrojn super la marnivelo. Indaur troviĝas 22, distrikta sidejo Dhar 38, Uĝĝen 64, Kargone 88, subŝtata ĉefurbo Bopalo 193, Mumbajo 502, tutlanda ĉefurbo Delhio 687, Kolkato 1303 kilometrojn (aere) [1].
Ekonomio
redaktiPithampur havas industrian areon, al kiu aldoniĝas loĝkvartaloj. En la industria areo ĉiuspecaj industriaj entreprenoj troviĝas, inter ili la plej fama estas filio de Tata (firmao).
Lingvoj
redaktiEn Pithampur la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.
Religioj
redakti91% de la populacio estas hinduoj, krome iomete ankaŭ aliaj religioj.
Eduko
redaktiEn Pithampur la plej alta instruo okazas en instituto.
Trafiko
redaktiAparta fervoja branĉa linio finiĝas ĉe la industria areo. Al la urbego 3 vojoj kuras. La plej proksima flughaveno funkcias en Indaur.
Klimato
redaktiPithampur situas sur limo inter humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Cwa kaj tropika savana klimato (laŭ Köppen: Aw) kun influoj de musono kaj la montaro. Tri apartaj sezonoj estas: somero, musono kaj vintro. La plenjara pluvokanto varias inter 700-800 mm (ĉefe inter junio-septembro pluvas).
Vidindaĵoj
redakti- hinduaj temploj
Fontoj
redakti- WikiTrans