Kargone
La malsupra mapo metis malĝuste lokon de la urbo!
Kargone | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 451001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 29′ N, 75° 22′ O (mapo)21.4975.36 [+] | ||
Alto | 258 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kargone, laŭ (hindie खरगोन) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Rani_Ahilyabai_Fort_Khargone_-_panoramio_-_Camaal.jpg/220px-Rani_Ahilyabai_Fort_Khargone_-_panoramio_-_Camaal.jpg)
Demografio
redaktiKargone havis populacion de 133 368 (la plena municipo 138 291) laŭ la germana Vikipedio en 2011. La legopovo estis 82%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiKargone situas 258 metrojn super la marnivelo laŭ rivero Kunda. Kandva troviĝas 76, Burhanpur 85, Pithampur 88, Indaur 102, Nandurbar 151, subŝtata ĉefurbo Bopalo 245, Mumbajo 431, tutlanda ĉefurbo Delhio 774, Kolkato 1316 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn malsamaj tempoj en historio la areo estis regita fare de pluraj regnoj. Post formado de Madhja-Pradeŝo 1956 la areo apartenis al Okcidenta Nimar (पश्चिम निमाड़). En 1998 pro certaj administraj bezonoj la distrikto estis disigita kaj nova distrikto Kargone formiĝis.
Ekonomio
redaktiKargone estas ĉefe agrikultura urbego kun pluraj aliaj industriaĵoj. La plej gravaj agrikulturaj produktoj estas kotonoj, sojfaboj kaj kapsikoj.
Lingvoj
redaktiEn Kargone la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.
Religioj
redakti62% de la populacio estas hinduoj, krome ĝajnistoj 26%, iomete ankaŭ aliaj religioj.
Eduko
redaktiEn Kargone ekzistas registara postbakalaŭra kolegio kun tri inĝenieraj kaj apotekaj altlernejoj.
Trafiko
redaktiAl Kargone kuras 4 ĉefvojoj (ekzemple el Agra kaj Mumbajo) kaj 2 flankovojoj. 3 pontoj tra la rivero helpas la trafikon. La plej proksima stacidomo kaj flughaveno funkcias en Kandva.
Klimato
redaktiKargone havas transiran klimaton inter tropika kaj subtropika klimatoj kun influo de musono. Tri apartaj sezonoj estas observitaj: somero, musono kaj vintro. La someroj estas ekstreme varmaj kaj sekaj de marto ĝis junio, poste venas la musonsezono. La temperaturoj en somero estas kutime super 40 °C, dum musono 29 °C. Jare pluvas po 914 mm. Vintroj komenciĝas novembre kaj estas sekaj, mildaj kaj sunaj kun temperaturoj inter 4-15 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
- fortikaĵo
- festivaloj
Fontoj
redakti- WikiTrans