Kandva, laŭ (hindie खंडवा) estas urbego en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Kandva
Khandwa Railway Station (Central Railway) - panoramio - Camaal.jpg
Administrado
Poŝtkodo 450001 [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 50′ N, 76° 20′ O (mapo)21.8376.33Koordinatoj: 21° 50′ N, 76° 20′ O (mapo) [+]
Alto 309 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Kandva
Situo de Kandva

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Khandwa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Homoj antaŭ domo en Kandva

DemografioRedakti

Kandva havis populacion de 200 738 en 2011 kun legopovo 71%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

GeografioRedakti

Kandva situas 313 metrojn super la marnivelo proksime de rivero. Burhanpur troviĝas 58, Kargone 76, Itarsi 106, Indaur kaj Pithampur po 112, Aĉalpur 135, Betul 161, Narmadapuram 176, subŝtata ĉefurbo Bopalo 194, Mumbajo 486, tutlanda ĉefurbo Delhio 762, Kolkato 1240 kilometrojn (aere) [1].

 
Stacidomo de Kandva

HistorioRedakti

Kandva estas pratempa urbo kun multaj preĝejoj. Jam antaŭ Kristo tiu loko estis loĝata, multe da dinastioj regis tie. Dum la 12-a jarcento ĝi estis centro de ĝajnismo. Ekde la 18-a jarcento la regiono apartenis al la britoj ĝis 1947, en tiu periodo la urbeto iĝis grava fervoja nodo.

EkonomioRedakti

Ĉirkaŭaĵo de Kandva estas agrikultura, kie oni okupiĝas pri sojfaboj, tritikoj, kotonoj, kanaboj, fruktoj kaj legomoj. En la urbego mem oni produktas paperojn, teksaĵojn kaj kreskaĵajn oleojn. Menciindas la fremdultrafiko.

LingvojRedakti

En Kandva la plej ofta lingvo estas la hindia lingvo kiel oficiala lingvo kun 67,4%. La minoritataj lingvoj estas urduo (15%), en:nimadi language (6%), marata lingvo (4%), sinda lingvo (3%), guĝarata lingvo (1%).

ReligiojRedakti

67% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 29%, ĝajnistoj 1%, kristanoj kaj sikoj preskaŭ po 1%, budhanoj 0,5%.

TrafikoRedakti

Kandva estas signifa fervoja nodo. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. Loke estas flughaveno, tamen kun maloftaj flugoj.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans