Betul
Betul, laŭ (hindie बैतूल) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo signifas laŭlitere sen kotonoj, ĉar en tiu loko mankis la kotonoj. Tamen la urbego derivis sian nunan nomon de la proksima, alia, samnoma urbeto kaj distrikto. Longe dum brita dominado la loknomo estis oficiale Badnur.
Betul | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 460001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 55′ N, 77° 54′ O (mapo)21.9277.9Koordinatoj: 21° 55′ N, 77° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 658 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Balajipuram_BETUL.jpg/220px-Balajipuram_BETUL.jpg)
Demografio
redaktiBetul havis populacion de 153 330 en 2011. La legopovo estis 89%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
redaktiBetul situas en montaro proksime de la geografia centropunkto de Barato 658 metrojn super la marnivelo. Aĉalpur troviĝas 80, Narmadapuram 97, Ĉindvara 107, Amravati 109, Nagpur 147, subŝtata ĉefurbo Bopalo 158, Kandva 161, Burhanpur 186, Devas 225, Indaur 230, Pithampur 243, Mumbajo 622, tutlanda ĉefurbo Delhio 752, Kolkato 1079 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa areo antaŭe apartenis al sendependa regno en la mezepoko kaj poste ĝis la britoj. Kiel Badnur la loko iĝis sidejo de la samnoma distrikto en 1822. En la ĉirkaŭaj montoj oni minis karbojn kaj Badnur estis eksportcentro de karboj. Post sendependiĝo Betul estis ligita al la fervoja linio Delhio-Ĉenajo en la fruaj 1950-aj jaroj.
Ekonomio
redaktiBetul estas parte agrikultura, parte industria urbego. Oni profitas la arbarojn, kiuj ĉirkaŭas la urbegon. En Betul troviĝas signifaj industriaj areoj. Ĉe vilaĝo Bhimpur situanta 45 km okcidente estas la proponita loko pri 2800 Mw nuklea centralo.
Lingvoj
redaktiEn Betul la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.
Religioj
redakti85% de la populacio estas hinduoj, krome muslimoj 12%, iomete ankaŭ aliaj religioj.
Eduko
redaktiEn Betul pluraj kolegioj kaj instituto funkcias.
Trafiko
redaktiBetul havas trairantaj fervojan linion, kuras al la urbego 3 ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Nagpur kaj Bopalo.
Klimato
redaktiJare pluvas po 1191 mm en Betul. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musonoj inter junio kaj septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 17-32 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
Fontoj
redakti- WikiTrans