Itarsi, laŭ (hindie इटारसी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en distrikto de Narmadapuram.

Itarsi
urbo
Administrado
Poŝtkodo 461111
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 37′ N, 77° 45′ O (mapo)22.6277.75Koordinatoj: 22° 37′ N, 77° 45′ O (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Itarsi (Madja-Pradeŝo)
Itarsi (Madja-Pradeŝo)
DEC
Itarsi
Itarsi
Situo de Itarsi
Itarsi (Barato)
Itarsi (Barato)
DEC
Itarsi
Itarsi
Situo de Itarsi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Itarsi [+]
vdr
Vagonaro en stacidomo de Itarsi

Demografio redakti

Itarsi havis populacion de 114 495 en 2011, la legopovo estis 75%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Itarsi situas 325 metrojn super la marnivelo. Distrikta sidejo Narmadapuram troviĝas 16, Sehore 66, subŝtata ĉefurbo Bopalo kaj Betul po 80, Kandva 106, Ĉindvara 134, Indaur 197, Ĝabalpur 229, Mumbajo 655, tutlanda ĉefurbo Delhio 672, Kolkato 1088 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La iama vilaĝo laŭlitere signifas brikon kaj ŝnuron, ĉar brikoj kaj ŝnuroj estis faritaj en malnovaj tempoj ĉi tie. La loko apartenis longe al pluraj sultanlandoj, inter 1561-1818 al Mogola Imperio, poste al Brita Imperio ĝis 1947. La urbo Itarsi mem formiĝis pro establado de grava fervojkruciĝo dum la brita kolonia epoko.

Ekonomio redakti

Agrikulturo en la ĉirkaŭaj vilaĝoj tradicie ludas la ĉefan rolon en ekonomio de la distrikto; la ĉefa kultivaĵo estas la sojfaboj. Ekzistas ankaŭ silkaj kaj kotonaj teksejoj. La urbego mem funkcias kiel centro por metio, komerco, industrio kaj ĉiaspecaj servoj, krome la industrio konsistas el produktadoj de armeaj municioj fervojaĵoj.

Lingvoj redakti

En Itarsi la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj redakti

86,5% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 9%, kristanoj kaj sikoj po 1,5% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko redakti

En Itarsi ekzistas pluraj altlernejoj.

Trafiko redakti

Itarsi estas signifa fervoja nodo, kie povas vojaĝi rekte al Mumbajo, Kolkato, Delhio kaj Ĉenajo. Sola ĉefvojo trairas la urbon, sed aliaj flankovojoj kuras al la proksimaj aliaj ĉefvojoj.

Klimato redakti

Itarsi havas tropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1230 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-33 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans