Piuro

komunumo de Italio

Piuro estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Lombardio kaj la provinco Sondrio. Fine de 2018 en la komunumo vivis 1 932 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Campodolcino, Chiavenna, Madesimo, Novate Mezzola, Prata Camportaccio, San Giacomo Filippo, Villa di Chiavenna, Avers (Kantono Grizono, Svislando) kaj Ferrera (Kantono Grizono, Svislando).

Piuro
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lombardy.svg Lombardio
Provinco SO Sondrio
Geografia situo 46° 20′ N, 9° 25′ O (mapo)46.3333333333339.4166666666667Koordinatoj: 46° 20′ N, 9° 25′ O (mapo)
Alto super marnivelo 382 [+] m
Areo 85 km²
Loĝantaro 1 932 (2018)
Loĝdenso 23 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Campodolcino, Chiavenna, Madesimo, Novate Mezzola, Prata Camportaccio, San Giacomo Filippo, Villa di Chiavenna, Avers (Kantono Grizono, Svislando) kaj Ferrera (Kantono Grizono, Svislando)
Patrono Ĉielenpreno de Maria
Festa tago 15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj piuresi
Poŝtkodo 23020
Imposta kodo G718
Kodo laŭ ISTAT 014050
Telefona prefikso 0343
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Piru estas unu el la malmultaj italaj komunumoj, kies teritorio situas ambaŭflanke de la eŭropa akvodislimo inter Mediteraneo kaj Norda Maro.

La komunumo situas en la Valo de Bergaglio kaj konsistas el multnombraj malgrandaj vilaĝetoj. La kernvilaĝo situas ĉe la alfluo de rivero Valle Drana al Mera.

En nordo de Piuro situas norde de la eŭropa akvodislimo la baraĵlago Lago de Lei, kiun nutras kaj el kiu elfluas la Rejno de Lei, unu el la fontriveroj de Malantaŭa Rejno, kies fonto estas la Glaĉero de Lei sub la monto Cima da Lei. La baraĵo apartenas al Svislando kaj la teritorio ĉirkaŭ ĝi estis en la jaro 1962 koncedita de Italio al la sivsa komunumo Innerferrera, hodiaŭ Ferrera.

HistorioRedakti

La 4-an de septembro 1618 (laŭ la julia kalendaro la 25-an de aŭgusto) okazis en Piuro giganta montofalo, kiu postulis laŭdire 900 viktimojn. En tiu epoko Piuro estis sub regado de Grizono.

Eksteraj ligilojRedakti