Pizol estas mont-masivo en Sarganslando en Kantono Sankt-Galo, Svislando.

Pizol
Pizol
monto
Alteco 2 844 m
Situo Kantono Sankt-Galo, Svislando
Montaro Glarusaj Alpoj
Geografia situo CH1903: 748258 / 202739 (mapo)46.9591666666679.3866666666667Koordinatoj: 46° 58′ N, 9° 23′ O; CH1903: 748258 / 202739 (mapo) f4
Pizol (Kantono Sankt-Galo)
Pizol (Kantono Sankt-Galo)
DEC
Pizol
Pizol
Situo de Pizol
Pizol (Svislando)
Pizol (Svislando)
DEC
Pizol
Pizol
Situo de Pizol
Map
Pizol
vdr

Geografio redakti

Pizol situas 16 km norde Koiro inter Weisstannen-Valo, Tamina-Valo, kaj Calfeisen-Valo sur la teritorio de la komunumo Mels. Ĝia plej alta pinto Pizol havas altecon de 2844 m s.m. kaj de ĝi oni havas belan vidon al la valo de Valenlago, Churfirsten kaj Säntis. La nomo Pizol signifas en la romanĉa lingvo Alta Pinto. Aliaj pintoj de la masivo estas Sazmartinshorn (2827 m s.m.), Zanaihorn (2821 m s.m.), Schwarze Hörner (2645 m s.m.) kaj Muntaluna (2422 m s.m.). Nordoriente de la supra pinto etendiĝas la ununura glaĉero sur la teritorio de Kantono Sankt-Galo, nome la Pizol-Glaĉero.

Turismo redakti

Pizol estas facile atingebla per du seĝtelferoj al Laufböden respektive Pizol-Kabano, lokoj kelkcentmetrojn sub la pinto de la monto, unu ek de Wangs kaj la alia ek de Bad Ragaz. En vintro la regiono estas dank al ĝiaj skiliftoj bela por skiado kaj neĝtabulado dum la kvin lagoj en somero invitas al bela migrado.

Monda naturheredaĵo redakti

Pizol apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti