Pjin U Lin
Pjin U Lin (pli frue Majmio aŭ Memio) estas urbego en centra Birmo, en la mandalaja regiono. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo portas nomon de iama generalo. La militista registaro renomis la urbegon Pjin U Lin.
Pjin U Lin | |||
---|---|---|---|
township of Myanmar | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Mandalaja regiono | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 255 000 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 2′ N, 96° 28′ O (mapo)22.02805555555696.470555555556Koordinatoj: 22° 2′ N, 96° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 070 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pyin U Lwin [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Supermara alteco: 1089 m
- Loĝantaro: 255 000 (2014, takso)
- Horzono: UTC+6:30
Geografio redakti
Pjin U Lin situas sur altebenaĵo en valo en meza parto de la lando 67 kilometrojn oriente de Mandalajo.
Historio redakti
La loko estis brita armea antaŭposteno establita proksime de malgranda vilaĝo. En 1896 konstanta armea poŝto ekfunkciis. Baldaŭe pro ĝia klimato ĝi iĝis la somera ĉefurbo de brita Birmo.
Du akademioj funkcias en la urbego, krome ekzistas granda armea ĉeesto.
Ekonomio redakti
En Pjin U Lin kultivo de trikito, floroj kaj legomĝardenoj, fruktoproduktoj kiaj fragoj kaj ananasoj, kafoplantejoj kaj bovinbredado estas la ĉefaj lokaj entreprenoj. Nuntempe bredado de silkoraŭpo etendiĝas, eĉ aparta esplorcentro funkcias. Ĉefe somere estas vigla turista trafiko.
Trafiko redakti
Pjin U Lin estas atingebla voje kaj fervoje, sed estas ankaŭ fluga ligo al Ranguno (Jangono).
Vidindaĵoj redakti
- pluraj botanikaj ĝardenoj
- preĝejoj
- Somera Palaco
- horloĝa turo
Fontoj redakti
-
Monumento
-
Tura domo
-
Kirko Sankta Koro
-
Pagodo
-
La horloĝa turo