Placo Széchenyi (Mohács)
Placo Széchenyi [sEĉEnji] estas la plej granda kaj impona placo de urbo Mohács.
Placo Széchenyi | |
---|---|
Lando | Hungario |
Situo | Mohács |
![]() |
|
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f7/Moh%C3%A1cs_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/280px-Moh%C3%A1cs_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0f/Moh%C3%A1cs_v%C3%A1rosh%C3%A1za.jpg/240px-Moh%C3%A1cs_v%C3%A1rosh%C3%A1za.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/Busojaras-Buso_and_Son.jpg/220px-Busojaras-Buso_and_Son.jpg)
La kvadrata placo centre estas malplena, kie oni aranĝas ĉiujare marŝadojn maskajn kaj aliajn solenaĵojn. La nuna placo formiĝis inter 1896-1940, poste en 2007 oni renovigis la placon kun la ĉirkaŭaĵo.
Konstruaĵoj
redaktiLa plej grava konstruaĵo estas Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Mohács), konata ankaŭ Vota Memoropreĝejo. Ĝi estis konstruita inter 1926-1940. Maldekstre estas la impona, turkeca urbodomo konvenanta al la preĝejo, kiu funkcias ekde 1926. En la konstruaĵo ankaŭ poŝto funkcias. La apuda oficeja domo konstruiĝis en 1928. Dekste de la preĝejo situas bazlernejo nomata Széchenyi, kiu estis farita inter 1896-1897. Fine estas laŭ la placo Porjunulara Centro.
Skulptaĵo
redaktiSkulptaĵo pri "3 virinoj" (en popolkostumoj hungara, germana kaj serba) situas antaŭ la urbodomo. Ĝi estas videbla ekde 1932 kaj simbolizas kunvivadon de la 3 etnoj. Antaŭ la skulptaĵo ofte okazas diversaj ceremonioj. Ĝi estas ankaŭ loko de standardo dum solenaĵoj.
Marŝo de maskuloj
redaktiMarŝo de maskuloj (hungare "Busójárás) estas la plej granda okazintaĵo de la urbo. Tio okazas fine de la vintro kaj tiam la placo kaj la ĉirkaŭaĵo estas plena de turistoj.
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio