Placo de Ameriko (Sevilo)
La Placo de Ameriko (hispane Plaza de América) estas ĝardena areo de la urbo Sevilo, Andaluzio, Hispanio, en la interno de la Parko María Luisa. Ĝi enhavas gravajn konstruaĵojn kiel estas la Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (de novmudeĥara stilo) norde, la Arkeologia Muzeo (de novrenesanca stilo) sude, la Reĝa Paviliono (de novgotika stilo) oriente.
Placo de Ameriko | |||
---|---|---|---|
placo | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Sevilo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 22′ 18″ N, 5° 59′ 15″ U (mapo)37.3716-5.98739Koordinatoj: 37° 22′ 18″ N, 5° 59′ 15″ U (mapo) | ||
| |||
La tri menciitaj konstruaĵoj estis verko de la arkitekto Aníbal González inter 1913 kaj 1916 por la estonta Iberamerika Ekspozicio de 1929, ĉiu kun diferenca arkitektura stilo. Estas parto de la placo ankaŭ la ĝarden-placeto pri Miguel de Cervantes, ornamita per ceramiko pri Don Quijote de la Mancha,[1] kaj la ĝarden-placetoj pri Rodríguez Marín, Mesa Mural, de la Horloĝo kaj Virgen de los Reyes, kaj belaj fontanoj, inter kiuj Fuentes de las Palomas.
Referencoj redakti
- ↑ Juan Parejo (28a de decembro 2021). «Finaliza la restauración de la glorieta de Cervantes del Parque de María Luisa». Diario de Sevilla.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plaza de América (Sevilla) en la hispana Vikipedio.