Parko María Luisa

La Parko María Luisa (hispane: Parque de María Luisa), situanta en Sevilo (Hispanio), estas la plej fama publika ĝardeno de la urbo kaj unu el ĝiaj verdaj pulmoj. En 1983 ĝi estis deklarita je kultura interesaĵo kategoriigita kiel Historia Ĝardeno. La parko estis inaŭgurita kiel publika la 18an de aprilo 1914 sub la nomo Urba Parko Infantino María Luisa Fernanda.

Ĝardenplaceto Bécquer.

Tiuj ĉi spacoj, kiuj antaŭe iĝis parto de la privataj ĝardenoj de la Palaco Sankta Telmo, estis donacitaj en 1893 de la infantino María Luisa Fernanda Burbono, edzino de la duko de Montpeliero, al la urbo. La placoj de Hispanio kaj de Ameriko, konstruitaj por la Iberamerika ekspozicio de 1929, troviĝas en la parko kaj estas fakte, ĝiaj ĉefaj allogaĵoj.