Placo de Gagarin (Moskvo)

Placo de Gagarin (ruse Площадь Гага́рина) estas placo sud-okcidente de Moskvo. Ĝi situas ĉe Lenin-avenuo en Sud-Okcidenta kaj Suda arondismentoj. Sub ĝi trairas Cirkla fervojo de Moskvo kaj la Tria aŭtocirklo. La placo estas konata pro alta monumento de Jurij Gagarin, la unua homo en kosmo.

Placo de Gagarin
stratoplaco [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 42′ 30″ N, 37° 34′ 52″ O (mapo)55.70833333333337.581111111111Koordinatoj: 55° 42′ 30″ N, 37° 34′ 52″ O (mapo)
Poŝtkodo119071 [+]

Placo de Gagarin (Moskvo)
Placo de Gagarin (Moskvo)
DEC
Placo de Gagarin
Placo de Gagarin
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando
Map
Placo de Gagarin
Vikimedia Komunejo:  Gagarina Square (Moscow) [+]
vdr
Lenin-avenuo ĉe la placo

Nomo redakti

La placo estas nomita la 11-an de aprilo 1968 je honoro de Jurij Gagarin, kosmoesploristo kaj la unua homo fluginta en kosmon (1961). La noigo estas kaŭzita de la fakto, ke la 14-an de aprilo 1961 moskvanoj renkontis lin revenanta hejmen el la flughaveno "Vnukovo".

Historio redakti

 
La placo kaj monumento de Gagarin

La placo aperis en 18-a jarcento, sed dum londa tempo tiujn lokojn ne atingis loĝata domaro de Moskvo. Apude lokiĝis apudurbaj vilaĝetoj (inter ili - Andrea apud la historia monaĥejo). En 1903 - 1908 sude de la placo traiĝis la Cirkla fervojo de Moskvo. En 1940-aj jaroj oni konstruis du altajn domojn en norda flanko, kiuj montris bordon de Moskvo kaj enveturon en la urbon de sud-okcidente.

En 1957 okazis amasa konstruado de loĝejoj laŭ nova Lenin-avenuo, pro tio aperis ankaŭ nova ponto trans la Cirkla fervojo. Ĝis 1958 la placo estis finkonstruita de ĉiuj flankoj. En 1962 aperis dunivela vojnodo. Dum 1960-aj jaroj tie fariĝis loka centro de komercado kaj vendado.

En 1980 sur la placo estis konstruita monumento de Jurij Gagarin, farita el titano. la 4-an de julio 1908 ĝi estis solene malfermita.

En 2001 estis konstruita la Tria aŭtocirklo, trairinta sub la placo. Tie aperis ankaŭ subtera fervoja stacio "Placo de Gagarin" de la Cirkla fervojo, nun ne funkcianta kaj malbone konata.

Monumento de Gagarin redakti

La monumento estas starigita la 4-an de julio 1980. La skulptisto estas P.Bondaenko. Ĝi estas farita el titano, uzata ankaŭ por konstruado de kosmoveturiloj. Ĝia alteco estas 42,5 metroj, pezo - 12 tunoj. La alta plinto estas simbolo de starto de flugaparato. Apude staras kopio de malsupreniga aparato de la kosmoŝipo "Vostok", per kiu Gagarin surtegiĝis post la unua kosmoflugo.

Transporto redakti

 
Centre de la placo ĉe bushaltejo

La placon traigas kelkaj vojlinioj de surtera publika transporto: trolebusoj 4, 7, 33, 62, 84, aŭtobusoj 111, 196. Centre de la placo ekzistas bushaltejo "Placo de Gagarin".

Proksime situas metrostacio "Leninskij prospekt" (norda kaj suda elirejoj).

Aŭtovojoj: Lenin-avenuo, strato de Kosigin, avenuo de 60-jariĝo de Oktobro, Tria aŭtocirklo.

Referencoj redakti