Planeda sistemo

sistemo de nestelaj astroj (planedoj, kometoj, ktp.) orbitantaj ĉirkaŭ stelo
(Alidirektita el Planedaro)

En astronomio, planeda sistemo, planedo-sistemoplanedaro konsistas el diversaj ne-stelaj objektoj orbitantaj ĉirkaŭ stelo, kiel planedoj, nanplanedoj, satelitoj, asteroidoj, meteoroidoj, kometoj kaj kosma polvo.[1][2] La Suno, kune kun ĝia planeda sistemo, inkluzive la Tero, estas konata kiel la Sunsistemo.[3][4]

Artista bildo de planeda sistemo

Origino kaj evoluo redakti

 
Artista bildo de protoplaneda disko

Oni kredas ke, ĝenerale, la planedaj sistemoj formiĝas dum la sama procezo kiuj estigas la stelojn. La plej akceptata teorio diras ke protoplaneda disko formiĝas pro gravita kolapso de molekula nubo kaj poste evoluas al planeda sistemo per kolizioj aŭ gravita kaptado.[5]

Tamen, iuj planedaj sistemoj povus formiĝi malsame. Oni malkovris planedojn ĉirkaŭ pulsaroj; steloj kiuj dissendas periodajn eksplodojn el elektromagneta radiado. Pulsaroj formiĝas dum violentaj eksplodaĵoj el supernovaoj, kaj normala planeda sistemo ne supervivus tian eventon; planedoj forvaporiĝus, estus elorbitigitaj pro la gasoj elirantaj el la eksplodaĵo aŭ perdus sian gravitan ligon al la stelo pro la perdo de maso de la stelo. Ekzistas teorio kiu diras ke stel-kunulo povus rezisti tian eksplodaĵon, sed preskaŭ ĝi ekvaporiĝus tial ke post la supernovaj ĝi restus planed-masa. Alia teorio diras ke la planedoj povus formiĝi el la akrecia disko ĉirkaŭ la pulsaro.[6]

Listo de planedaj sistemoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ekstersunsistemaj planedoj.
 
Artista bildo de malproksima planeda sistemo
 
Nia Sunsistemo compare al la planeda sistemo 55 Cancri

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. p. 394, The Universal Book of Astronomy, from the Andromeda Galaxy to the Zone of Avoidance, David J. Dsrling, Hoboken, New Jersey: Wiley, 2004. ISBN 0471265691.
  2. p. 314, Collins Dictionary of Astronomy, Valerie Illingworth, London: Collins, 2000. ISBN 0-00-710297-6.
  3. p. 382, Collins Dictionary of Astronomy.
  4. p. 420, A Dictionary of Astronomy, Ian Ridpath, Oxford, New York: Oxford University Press, 2003. ISBN 0-19-860513-7.
  5. planetary systems, formation of, David Darling, entry in The Internet Encyclopedia of Science, accessed on line September 23, 2007.
  6. Planet formation scenarios, Philipp Podsiadlowski, pp. 149–165, in Planets around pulsars; Proceedings of the Conference, California Inst. of Technology, Pasadena, Apr. 30-May 1, 1992, edited by J. A. Phillips, J. E. Thorsest, and S. R. Kulkarni, ASP Conference Series, 36, 1993.
  7. Wired News. "Found: Solar System Like Our Own", 2002-06-13.
  8. Whitney Clavin. "NASA's Spitzer Telescope Sees Signs of Alien Asteroid Belt", 2005-04-20. Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-11. Alirita 2010-04-21.
  9. Christophe Lovis; Michel Mayor (2006-05-18). “Trio of Neptunes and their Belt”.  Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-28. Alirita 2021-08-18.
  10. Robert Roy Britt. "Likely First Photo of Planet Beyond the Solar System", 2004-09-10.
  11. Lightest exoplanet yet discovered. eso.org (2009-04-21). Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2009-04-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2010-04-21.