Plasenzuela
Plasenzuela (Malgranda Plasencia) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 498 loĝantoj sur areo de 36,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas tololos.
Plasenzuela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10271 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisca Iglesias Salgado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 498 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 23′ N, 6° 3′ U (mapo)39.3810247-6.0469372Koordinatoj: 39° 23′ N, 6° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 427 m [+] | ||
Areo | 36,67 km² (3 667 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Plasenzuela [+] | |||
Situo
redaktiPlasenzuela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 427 m, en granda ebenaĵo el granito; je 36 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 84 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 36,67 km².
Ekonomio
redaktiEnspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
redaktiEstas abundaj arkeologiaj restaĵoj de la Neolitiko, Ĥalkolitiko, Bronzepoko kaj Ferepoko, krom kelkaj minejoj de la epoko de romianoj. Post la islama epoko, la vilaĝo ekapartenis al Trujillo ĝis kiam en la 16a jarcento Juan de Vargas y Camargo aĉetis la teritorion por la Senjorujo de Oliva, kion konfirmas la pilorio de la placo. En la 17a jarcento ekapartenis al la familio de Tapia kaj en la 18a jarcento formis parton de la heredaĵo de la Graflando de Canilleros.
Monumentoj
redakti- La preĝejo de la Asunción, konstruita el la 15a al la 17a jarcento.
- La kruco de Humilladero kun bazo kvadrangula de kvar ŝtupoj, fusto de ĉirkaŭ kvar m de alto, jonika kapitelo kaj la kruco kun Kristo krucumita unuflanke kaj la Virgulino aliflanke; ĝi situas ĉe la ĉirkaŭa ŝoseo.