Plastika vazo estas vazo, precipe ceramika, kiu estas ornamita per reliefo aŭ tute formita en plastikan artaĵon.

Atika plastika lēkythos prezentanta Ledon kaj la cignon, ĉ. 375-350 a.K. (Muzeo Luvro).

La plastikaj elementoj povas esti kapoj homajalibestaj, aŭ eĉ kompletaj korpoj[1]. Ili kutime estas mulditaj, sed ankaŭ povas esti modlitaj, dum la bazo kaj buŝo de la vazo estas radfaritaj[1].

Plastikaj vazoj, precipe rhyta, estis produktataj en antikva okcidenta Azio. Plastika vazarto atingis kulminon en antikva Grekujo kaj en la grek-influita Etruskujo. Krom rhyta, kiuj jam produktiĝis en la minoa kaj micena ceramiko, frue aperis askoi kaj oinokhoai, kaj poste mastoi, lēkythoi, thȳmiātēria, trinkokornoj, kaj kantharoi, plej ofte kapformaj. La aryballoi, kiuj floris precipe en Korinto, kaj la guttī, produktataj ĉefe en suda Italujo, plibuntigis la rangon de plastikaj vazoj. Aliaj vazoj havis la formon de astragaloj, duvalvuloj, aŭ aliaj aferoj. Plastikaj vazoj estis farataj ĉefe el argilo aŭ diversaj metaloj, kaj malofte el aliaj materialoj. La kreintoj de kelkaj grekaj plastikaj vazoj estas konataj ĉar ili skribis sian nomon sur la verko, interalie Sotado, la Briga Pentristo, kaj Eŭfronio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Andrew J. Clark, Maya Elston, kaj Mary Louise Hart. (2002) “Plastic vase”, Understanding Greek Vases: A Guide to Terms, Styles, and Techniques (angle), p. 129. ISBN 9780892365999..