Platirinoj
Platirinoj, Amerikaj simioj aŭ Novmondaj simioj estas la kvin familioj de primatoj kiuj troviĝas nature en Centra kaj Suda Ameriko kaj partoj de Meksiko: nome Kalitriksedoj, Cebedoj, noktosimioj, Piteciedoj, kaj Ateledoj. La kvin familioj estas rangigitaj kune kiel mikroordo Platyrrhini kaj superfamilio Ceboidea, kiuj estas esence sinonimaj ĉar Ceboidea estas la ununura vivanta platirina superfamilio.[1] Ili diferencas el aliaj grupoj de simioj kaj primatoj, kiaj la Katarinoj (Malnovmondaj antropoidoj) kaj la grandsimioj.
TaksonomioRedakti
- ORDO PRIMATOJ
- Subordo Strepsirinoj: lemuroj, lorisoj, ktp.
- Subordo Haplorinoj: tarsioj, simioj, grandsimioj
- Infraordo Tarsioformaj
- Familio Tarsiedoj: tarsioj
- Infraordo Simioformaj: simioj, grandsimioj
- Mikroordo PLATIRINOJ: Amerikaj simioj
- Familio Kalitriksedoj: kalitriksoj, tamarinoj
- Familio Cebedoj: kapuĉuloj, sciursimioj
- Familio Aotedoj: noktosimioj
- Familio Piteciedoj: sakioj, barbosakioj, uakarioj, kaliceboj
- Familio Ateledoj: hurluloj, aransimioj, kaj lansimioj
- Flavvosta lansimio, Oreonax flavicauda
- Mikroordo Katarinoj Malnovmondaj antropoidoj
- Superfamilio Cercopithecoidea: Malnovmondaj simioj
- Familio Cerkopitekedoj
- Superfamilio Homoideoj: grandsimioj
- Familio Hilobatedoj: malgrandaj grandsimioj (gibonoj)
- Familio Homedoj: grandsimioj kaj homoj
- Superfamilio Cercopithecoidea: Malnovmondaj simioj
- Mikroordo PLATIRINOJ: Amerikaj simioj
- Infraordo Tarsioformaj
ReferencojRedakti
- ↑ Platyrrhini and Ceboidea. ChimpanZoo (2005). Alirita Julio 2009. Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
BibliografioRedakti
- (2000) “The current status of the New World Monkey phylogeny”, Anais da Academia Brasileira de Ciências 72 (2), p. 165–172. doi:10.1590/S0001-37652000000200005.
- (2006) “Phylogenetic relationships and divergence times among New World monkeys (Platyrrhini, Primates)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 40 (1), p. 274–280. doi:10.1016/j.ympev.2005.11.015.
Eksteraj ligilojRedakti
- "Primate Hunting Reaches Crisis Point in Latin America", Spiegel Online international, March 13, 2007.