La Plumbovireo (Vireo plumbeus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumbovireo
Plumbovireo
Plumbovireo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. plumbeus'
Vireo plumbeus
(Coues, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio teritorias kaj reproduktiĝas el interna okcidenta Usono nome el sudorienta Montano kaj okcidenta Suda Dakoto suden al la marbordo de Pacifiko de Meksiko, inklude la plej sudajn regionojn de Suda Malsupra Kalifornio kaj ĝis Honduro. Ĝi estas komuna reproduktanto ekzemple en Utaho. Ĝi estas migranta, kiu moviĝas al la suda parto de sia teritorio vintre, kaj ties vivejo ĝenerale estas el malferma pinarbaro aŭ miksita kun junipero, kverko aŭ eĉ en ĉeriveraj arbaroj.

La Plumbovireo estas 12 cm longa, kun tre grizaj kapo, dorso kaj flankoj, kaj tre kontrastaj blankecaj subaj partoj. Ĝi havas blankajn tre markatan okulringon kunigitan al superokula strio al supra makzelo kaj blankajn flugilstriojn. Ene de la okulringo la okulo ŝajnas pli granda ĉar malhelas ankaŭ iriso. La beko estas fortika ĉebaze kaj nigreca kaj el la suba makzelo venas malhela traokula strio kiu klare dividas la okulringon. Estas du blankaj flugilstrioj ne tre markataj en flugiloj de plumoj malhelbrunaj kun blankecaj bordoj. Ne estas apenaŭ olivverdecaj aŭ flavaj partoj kaj nur foje iom da tre malmulta kaj helflava nuanco en flankoj aŭ ventro, sed ĝenerale estas tre griza birdo, malkiel ĉe plej granda parto de vireoj; tiu grizeco nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie la komparo samas: griza kiel plumbo.

La konstanta kanto konsistas el mallongaj akre fajfecaj frazoj de kelkaj notoj, separataj ĉirkaŭ 2 sekundoj. La frazoj ofte alternas per fino ĉu en alta nota ĉu en malalta, kio havigas impreson de demando kaj respondo.

La Plumbovireo konstruas tasforman neston en arbo aŭ arbusto el arboŝeleroj kaj sub la forko de branĉoj. La ino demetas 3 al 5 blankajn ovojn kun iom da brunaj punktoj. Ambaŭ gepatroj kovas 12 al 15 tagojn kaj zorgas la idojn; elnestiĝo okazas post 13 aŭ 14 tagoj. Tiu specio estas tre parazitata de la Brunkapa molotro kaj foje ankaŭ de la Bronzkolora molotro.

Ili manĝas preskaŭ nur artropodojn, kvankam ili manĝas fruktojn vintre.

Tiu specio estis iam konsiderata kiel apartenanta el sama specio kun la Kasina vireo kaj la Blukapa vireo. Nune tiu specigrupo estas nomata kiel la "Soleca vireo".

Referencoj redakti

 
Nesto de proksime
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51002, Vireo plumbeus, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Vireo plumbeus. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 4 February.
  • Robbins, Chandler S., Bertel Bruun, Herbert S. Zim, Arthur Singer. (2001) Birds of North America : A Guide To Field Identification. Golden Guides from St. Martin's Press, p. 262. ISBN 1-58238-090-2.

Eksteraj ligiloj redakti