Vireo (genro)

(Alidirektita el Vireo)

Vireo estas genro de malgrandaj paserinaj birdoj de Ameriko. Ili tipe havas terkolorajn verdecajn plumarojn (de tie la nomo, el la latina verbo virere, "esti verda" laŭ kio “vireo” signifus “mi estas verda”), sed kelkaj estas brunaj aŭ grizaj dorse kaj kelkaj havas brilflavajn subajn partojn. Ili similas al la Paruliedoj escepte pro ties iom pli granda grando kaj pli fortikaj bekoj,[1] kiuj ĉe plej parto de specioj havas tre malgrandan hokilon pinte.[2] La kruroj estas fortikaj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vireoj
Flavgorĝa vireo (Vireo flavifrons)
Flavgorĝa vireo (Vireo flavifrons)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
(Vieillot, 1808)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj dividiĝas en du grupoj laŭ plumaro: unu kun flugilstrioj kaj flavaj aŭ blankaj okulringoj, kaj unu kun senmarkaj flugiloj kaj okulstrioj, escepte la Ĉokoa vireo kiu havas kaj flugilstriojn kaj okulstriojn.[2]

Ambaŭ seksoj estas similaj escepte ĉe la Nigrakapa vireo kies krono estas nigra dum tiu de la ino estas griza.[2]

Manĝo redakti

Ĉiuj membroj de tiu genro manĝas iom da fruktoj sed ĉefe ili manĝas insektojn kaj aliajn artropodojn.[2] Komuna distribuo estas artropodoj somere kaj frukto vintre.[1] Vireoj predas el folioj kaj branĉoj kaj gvatas dumfluge, dum la Griza vireo prenas 5 % el sia predo elgrunde.[2]

Distribuo kaj teritoria kutimaro redakti

Plej parto de specioj troviĝas en Centrameriko kaj norda Sudameriko. Dektri specioj loĝas norde, en Usono kaj Kanado; el tiuj, ĉiuj escepte la Hutona vireo estas migrantaj. Vireoj apenaŭ flugas longajn distancojn escepte dum migrado.[2]

La loĝantaj specioj vivas en paroj aŭ familigrupoj kiuj retenas siajn teritoriojn la tutan jaron (escepte la Hutona vireo, kiu kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj. Plej parto de migrantoj defendas vintrajn teritoriojn kontraŭ siaj samspecifaj. La esceptoj estas la grupo kiu enhavas la speciojn de la Ruĝokula vireo, la Flavverda vireo, la Nigrabrida vireo kaj la Jukatana vireo, kiuj vintras en malgrandaj vagantaj aroj (Salaman & Barlow 2003).

Voĉo kaj reproduktado redakti

Maskloj de plej parto de specioj estas daŭraj kantantoj. Kantoj estas kutime ege simplaj, monotonaj en kelkaj specioj de la marbordo kaj insuloj de la Karibio kaj pli prilaboritaj kaj agrablaj al homaj oreloj ĉe la Ĉokoa vireo (Salaman & Barlow 2003).

 
Blukapa vireo

La nestoj de multaj tropikaj specioj estas nekonataj. El tiuj kiuj estas konataj, ĉiuj konstruas tasforman neston kiu pendas el branĉoj. La ekstera tavolo estas el malfajna foliaro kaj arboŝeleroj aŭ musko, depende de la specio; ĉiukaze la materialo estas ligita per araneretoj kaj ornamata per ovoŝeloj de araneoj. La kovrado estas farita de fajnaj herbotigoj kiuj ĉirkaŭas la tason. Ĉe plej parto de specioj ambaŭ seksoj prilaboras la neston, sed la ino aldonas la kovradon. Ĉe la Ruĝokula vireo, la Nigrastria vireo, la Jukatana vireo kaj la Filadelfia vireo la masklo ne helpas, kaj anstataŭe kantas kaj akompanas la inon dum ŝi konstruas la neston. La ino faras plejan kovadon, helpate de la masklo escepte ĉe la grupo de la Ruĝokula vireo (Salaman & Barlow 2003).

La ovoj estas blankecaj; ĉiuj escepte ĉe la Nigrakapa vireo kaj la Nelsona vireo havas disajn kaj fajnajn brunajn aŭ ruĝecbrunajn punktojn je la larĝa pinto.[1][2] Tropikaj specioj demetas du ovojn, dum la specioj de moderklimataj areoj demetas 4 aŭ 5. Kovado daŭras 11 al 13 tagoj, kaj elnestiĝo okazas post plua sama tempo. Ambaŭ seksoj manĝigas la idojn per artropodoj, kaj ĉiu ido estas manĝigata de unu patro aŭ de la alia (sed ne de ambaŭ) dum ĉirkaŭ 20 tagoj.[2]

Specioj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Howell, Stephen N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 614. ISBN 0-19-854012-4.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Salaman, Paul; Barlow, Jon C.. (2003) “Vireos”, Christopher Perrins, eld.: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 478–479. ISBN 1-55297-777-3.