Flavgorĝa vireo
La Flavgorĝa vireo, Vireo flavifrons, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas kantobirdo de Ameriko.
Flavgorĝa vireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavgorĝa vireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo flavifrons (Vieillot, 1808) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiPlenkreskuloj estas ĉefe olivecaj en kapo kaj supraj partoj kun tre flavaj gorĝo (kio nomigas la specion) kaj brusto tre klare separataj horizontale de tre blanka ventro; ili havas malhelajn okulojn kun flavaj "okulvitroj", tio estas larĝaj okulringoj kunigitaj per tre klare merkata flava bridostrio al bekobazo super grizeca bridostrieto. Vosto kaj flugiloj estas malhelaj kun du blankaj flugilstrioj. Ili havas blugrizajn krurojn kaj fortikan kaj iom dikan bekon.
Disvastiĝo
redaktiLa reprodukta habitato estas malferma decidua arbaro de plej suda orienta Kanado kaj orienta Usono. Tiuj birdoj migras al plej suda Usono, Meksiko kaj Centrameriko ĝis nordaj Kolombio kaj Venezuelo. Ili estas tre raraj vagantoj al okcidenta Eŭropo. Estas unu konstatita vidaĵo el Britio en Valo Kenidjack Kornvalo el la 20a al la 27a de septembro 1990. Estas ankaŭ informoj pri vidaĵo el Germanio.
Kutimaro
redaktiIi manĝas insektojn alte en arboj. Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe antaŭ migrado kaj vintre kiam ili manĝas fruktojn de Gumbo-limbo (Bursera simaruba el familio de Burseracoj).[1] Ili faras dikan tasforman neston ligitan al forko en arbobranĉo.
Notoj
redakti- ↑ Foster (2007)
Referencoj
redakti- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51004, Vireo flavifrons, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
- Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF plena teksto
Eksteraj ligiloj
redakti- Yellow-throated Informaro pri Flavgorĝa vireo – Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Informaro kaj fotoj de Flavgorĝa vireo - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumado
- Flavgorĝa vireo - Vireo flavifrons - USGS Patuxent Bird Identification InfoCenter
- Sonoj de Flavgorĝa vireo Arkivigite je 2011-01-06 per la retarkivo Wayback Machine