La Blukapa vireo, Vireo solitarius, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blukapa vireo

Blukapa vireo
Blukapa vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. solitarius'
Vireo solitarius
(Wilson,A, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskuloj estas ĉefe olivecaj en supraj partoj kun blankaj subaj partoj kaj flavecaj flankoj; ili havas tre grizan kapon kun blueca nuanco, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, malhelajn okulojn kun tre markataj blankaj okulringoj (ligitaj per superokula strio al supra makzelo dum malhelgriza traokula strio venas el la suba makzelo kaj dividas klare la okulringon) kaj blankajn flugilstriojn rimarkindajn en malhelaj flugiloj. Ili havas fortikan bekon kaj fortajn blugrizajn krurojn.

Tiu birdo kun la Kasina vireo kaj la Plumbovireo estis iam konsiderata kiel ununura specio nome "Soleca vireo".

Ties reprodukta habitato estas malferma miksita arbaro decidua kaj de koniferoj en Kanado oriente de la Roka Montaro kaj de Nordorienta Usono. Ili faras diketan tasforman neston penditan el forko en arbobranĉo. La masklo helpas ĉe kovado kaj povas kanti el la nesto.

Tiuj birdoj migras suden al Sudorienta Usono suden al Centrameriko.

Ili manĝas insektojn en supraj partoj de arboj, foje flugante. Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe vintre.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51003, Vireo solitarius, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.

Eksteraj ligiloj redakti