Plutono (dio)

helena dio
(Alidirektita el Plutono (mitologio))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romia dio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pluto.

Plutono estas la romia dio de la malluma, malvarma inferoHadeso.

Plutono
romia dio
Informoj
Eble sama Hadeso • Dis Pater • Orko • Aita
Sekso vira
Patro Saturno
Gefratoj Vesta • Glauca • JupiteroNeptunoCeresoJunono
Edzo/Edzino Prozerpina
vdr

Laŭ Francisko Azorín Pluto [tiele] estas Mita dio de la riĉaĵo, filo de Cerera k. Jaso; reprezentita ikonografie per blindulo disdonante monerojn k. valoraĵon.[1] Li indikas etimologion el la greka Hades, Pluton, el plusios (riĉo) kaj de tie la latina Plutus.[1]

Priskribo redakti

Laŭ la antikvaj Romanoj, la animoj de la mortintoj iras al la subtera regno de Plutono. La pramisto Karono kondukas la mortintojn trans la Riveron Stikson. Cerbero, feroca hundo kun tri kapoj, gardas Hadeson. La bela diino Prozerpina (aŭ Persefono pri la greka diino) loĝas kun Plutono dum la ses plej malvarmaj monatoj de la jaro, ĉar ŝi manĝis ses granato-semojn.

Plutono ne estas Pluto, la greka dio de riĉo, sed li similas la grekan dion Hadeson. Plutono donis sian nomon al la planedo Plutono. La luno de Plutono nomiĝas Karono, la pramisto de la romia dio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 168-169.