Podgoria, hungare Hármasfalu [hArmaŝfalu], kroate Podgorje estas ne memstara unuigita vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Weiden bei Rechnitz. La slavdevena historia hungara loknomo estis Podgoria (=sub monto). En 1906 la vilaĝo ricevis hungarecan nomon signifanta triopo-vilaĝoj pro la hungariga politiko.

Vojo en "Suba" Podgoria
Panoramo de "Supra" Podgoria

Situo redakti

Podgoria situas flanke de monto laŭ negrava flankovojo. Rechnitz troviĝas 16 km-ojn.

Historio redakti

Komence en tiu loko fondiĝis 3 apartaj vilaĝetoj: "Suba" Podgoria, "Supra" Podgoria kaj Parapaticshegy [parapatiĉhedj]. En la 17-a jarcento kroatoj fondis vilaĝeton Bošnjak Brig, kiu iĝis Suba Podgoria. Pli frue tie estis nur farmo de germana familio Geiger, tial la germana loknomo estas Geigermeierhof. Inter 1517-1547 bosnianoj alvenis, kiuj fondis Supra Podgoria, germane Unterwald, kroate Malo Podgorje. Proksime la bienestro estis "Parapatić" kie kroatoj fondis vilaĝeton. En 1910 vivis en la unuigita komunumo 324 homoj (germanoj en minoritato, kroatoj en majoritato). Ĝis Traktato de Trianon Hármasfalu apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Fontoj redakti

  • hungara Vikipedio
  • http/maps.google.com