Kapuĉa grebo

(Alidirektita el Podiceps gallardoi)

La Kapuĉa grebo (Podiceps gallardoi), estas mezgranda grebo troviĝanta en la suda regiono de Sudameriko. Ĝi estas ĝis ĉ. 32 cm longa, kaj estas blankanigra. Ĝi troviĝantas en izolaj lagoj en plej apartaj regionoj de Patagonio, kaj vintrumas laŭlonge de la marbordo de tiu sama regiono. En 2012 IUCN suprenlistigis la specion el Endanĝerita al Draste Endanĝerita.[1][2] La specifa nomo, P. gallardoi, estis dediĉita honore al familinomo Gallardo (Ángel kaj nepo José María, tiam Direktoro de la Argentina Muzeo de Naturscienco "Bernardino Rivadavia").

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapuĉa grebo
Kapuĉa grebo
Kapuĉa grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Podiceps gallardoi
(Rumboll, 1974)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Aspekto redakti

 
Konstruante neston.

Ĝi estas 32 al 33 cm longa. La frunto estas blanka kaj la antaŭa krono ruĝecbruna kiel krestecaj plumoj kiuj atingas la blakaj la okulareon kaj la ruĝecbrunaj la orelareon, la bridoj estas grizecaj dum la resto de la kapo estas nigra. Kontraste la kolo, brusto kaj ventro estas blankaj, dum la dorso estas malhelgriza al nigreca kaj la flankoj grizecaj. La beko estas griza kaj foje iom flaveca pinte. La kruroj estas grizecaj kun lobecaj fingroj kaj la okuloj estas tre ruĝaj.

Distribuado kaj migrado redakti

Geografie, ĝi reproduktiĝas nur en ĉirkaŭ 130 lagetoj en altebenaĵoj de la okcidento de la provinco Santa Cruz. Krome estis malmultaj registroj en Ĉilio, en la Magallanes, kaj en kontinenta areo kaj en Fuegio.[3]

En la lagetoj loĝas printempe kaj somere, sed vintre tiuj lagetoj frostas kaj la specio migras. Dum jaroj oni ne konis ties vintrejojn kaj la fakuloj prezentis diversajn hipotezojn. Finfine Andrés Johnson kaj Alejandro Serret malkovris en 1994 ties vintran areon en kelkaj golfetoj de la Atlantiko en la marbordo de sama provinco Santa Cruz, en la Argentina Maro.

 
Estuaro de la Rivero Gallegos, unu el la medioj kie vintras tiu specio.

Kutimaro redakti

En varma sezono la specio loĝas en lagetoj de altebenaĵoj, en etoso malvarma kaj venteca, kie estas stepa vegetaĵaro de la patagonia ĉeanda fitogeografia provinco kaj tute ligita al lagetoj de profundaj kaj travidebalj akvoj, kun hegemonio de akvoplanto nome surloke vinagrilla [binagrIja] (vinagreto) (Myriophyllum quitense), kie la specio trovas manĝon (senvertebruloj) kaj ankaŭ el tiu ĝi konstruas sian neston. Vivas en nombraj grupoj, estas bonaj naĝantoj kaj plonĝantoj, kaj ŝajne flugas nur nokte.

Kiel ĉe aliaj greboj, ankaŭ tiu plenumas rimarkindajn pariĝadajn ceremoniojn. Konstruas flosantan platformon el vinagrilla, sur ĝi okazas la kopulacio kaj la ino demetas du ovojn, el kiuj eloviĝos ununura ido. Tiuj ovoj kaj la idoj estas predataj de la Dominika mevo; oni registris du mevojn kiuj detruis tutan kolonion de pli ol 200 greboj, ruinigante la reproduktan klopodon de la tuta sezono. Iom malmulte, ankaŭ la Ruĝkrura fuliko detruas ovojn kaj okupas ties nestojn. La enmeto de la ĉielarka truto en kelkaj lagoj kontribuis al granda malpliiĝo de la specio en kelkaj altebenaĵoj kiaj ĉe la lago Strobel, kaj ĵus oni konstatis la predadon de nestoj fare de la vizono (Mustela vison).

Statuso kaj konservado redakti

La Kapuĉa grebo estas minacata pro klimata ŝanĝo, naftoverŝado kaj enmeto de trutoj kaj salmoj en la altebenaĵo Strobel.[4] Enketoj faritaj en 2006, 2009 kaj 2010-2011, trovis kelkajn lagojn tute sekaj kaj kun akvoniveloj 2–3 metrojn pli malalte ol dum antaŭaj jaroj.[4][5] Krome estis malpli da vintra neĝofalo sen koresponda pliiĝo de precipitaĵo alisezone.[4]

La predado fare de Dominika mevo (Larus dominicanus) ĉe kelkaj lagoj, la troa paŝtado fare de ŝafoj kaj malalta reprodukta kapablo estis cititaj kiel minacoj.[6][7][8][9]

En la 1980-aj jaroj oni ĉirkaukalkulis 5,000 individuojn, ĉiuj en la provinco Sankta Kruco. En 2000 oni ĉirkaukalkulis jam nur 800 birdojn. En 2017 projekto de akvorezervujo de la flanko de ĉina entreprenaro minacas la estontecon de tiu specio ĉar endanĝeriĝos kaj la habitaton kaj la reproduktejon.[10]

Konserveblo redakti

Lageto Los Escarchados (kie oni malkovris la specion en 1974) estis deklarita rezervejo en 1979, sed enhavas nur marĝenan populacion.[8] En 1992, oni registris ses individuojn ene de la Nacia Parko Perito Moreno. La ŝlosilaj reproduktaj lagoj en la kerno de ties teritorio malhavas ian tipon de leĝa protektado, sed la populacio de Kapuĉaj greboj en la Altebenaĵo Strobel havas iome da protekto pro sia malfacila atingeblo.[9]

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2012). Podiceps gallardoiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  2. Recently recategorised species. Birdlife International (2012). Alirita 15a Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-14. Alirita 2013-06-29.
  3. VENEGAS, C. kaj SIELFELD, W. 1998. Catálogo de los Vertebrados de la Región de Magallanes y la Antártica Chilena Ediciones de la Universidad de Magallanes - Punta Arenas.
  4. 4,0 4,1 4,2 Konter, A. (2008) Decline in the population of Hooded Grebe Podiceps gallardoi?. Cotinga 135-138.
  5. Roesler, I. Casañas, H. & Imberti, S. (2011) Final countdown for the Hooded Grebe? Neotropical Birding 9:3-7.
  6. Imberti, S. Sturzenbaum, S. & McNamara, M. (2004) Actualización de la distribución invernal de macá tobiano Podiceps gallardoi y notas sobre su problemática de conservación. Hornero 19:83-89.
  7. Fjeldså, J. (1986) Feeding ecology and possible life history tactics of the Hooded Grebe Podiceps gallardoi. Ardea 74:40-58.
  8. 8,0 8,1 O'Donnell, C. & Fjeldsa, J. (1997) Grebes: a global action plan for their conservation.
  9. 9,0 9,1 del Hoyo, J. Elliott, A. & Sargatal, J. (1992) Handbook of the Birds of the World. Volume 1: Ostrich to Ducks. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-10-5.
  10. Mar Centenera, Esta ave está amenazada de muerte por dos presas en Argentina, El País, Madrido, 25an de Majo 2017. [1]

Eksteraj ligiloj redakti