Pohraniční (germane Reizenhain) estas nomo de pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. Ĝi etendiĝis 5,5 km nordokcidente de Hora Svatého Šebestiána, al kiu en la tempo de sia pereo ĝi apartenis kiel loka parto. Ĝi situis sur la dekstra bordo de lima rojo Černá kaj sur la maldekstra bordo ligis al ĝi la germana ĝis nun ekzistanta vilaĝo Reitzenhain. La vilaĝo pereis en la jaro 1955 pro elloĝigo. Ĝis nun ekzistas katastra teritorio Pohraniční kun areo 13,27 km².

Pohraniční
germane Reizenhain
malaperinta vilaĝo
Konservita domo en Pohraniční
Oficiala nomo: Pohraniční
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Hora Svatého Šebestiána
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Najbaras kun Reitzenhain Germanio
Situo Pohraniční
 - alteco 760 m s. m.
 - koordinatoj 50° 33′ 14″ N 13° 13′ 46″ O / 50.55389 °N, 13.22944 °O / 50.55389; 13.22944 (mapo)
Katastro 13,27 km² (1 327 ha) Pohraniční
Rezervejo Fontejo de Chomutovka
Unua skribmencio 1401
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pohraniční (Hora Svatého Šebestiána)
Portalo pri Ĉeĥio

Tra la pereinta municipo kondukas arbara vojo kun limpasejo por piedirantoj. Sude de la vilaĝo kondukis nuligita deflankiĝejo de fervojlinio Chomutov–Vejprty el Křimov ĝis Reitzenhain kaj sur la norda rando komenciĝas natura rezervejo Fontejo de Chomutovka.

Nomo redakti

La devenan nomon la domaro akiris laŭ la germana vilaĝo Reitzenhain, kiu troviĝas en senpera najbareco malantaŭ la ŝtatlimo.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1401.

Evoluo de nombro de loĝantoj redakti

Dum popolnombrado en la jaro 1921 ĉi tie vivis 199 loĝantoj (el tio 99 viroj), el kiuj estis kvar ĉeĥoslovakoj kaj 194 germanoj kaj unu fremdulo. Laŭ popolnombrado el la jaro 1930 la vilaĝo havis 223 loĝantojn: 16 ĉeĥoslovakojn, 199 germanojn kaj 8 fremdulojn.

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 224 243 252 235 200 199 223 26 . . . . . 1
Domoj 25 31 31 31 32 32 35 30 . . . . . .

Vidu ankaŭ redakti

Fotogalerio redakti