Pola Semajn-revuo (Harbino)

Pola Semajn-Revuo (Harbino) estis revuo aperanta en Harbino en la jaroj 1922 – 1940.

La katolika katedralo de La Plej Sankta Koro de Jesuo, iam la preĝejo de Sankta Stanislao de Krakovo de pola minoritato en Harbino.

La revuon fondis pastro Władysław Ostrowski, parokestro de la loka parokejo de Sankta Stanislao de Krakovo, eldonado daŭris preskaŭ 20 jaroj kaj ĝi kontribuis por plifortigo de patrioteco kaj pola identeco en Manĉurio (Manĝurio). En la diversaj periodoj ĝi estis la nura pola revuo en Harbino. La gazeto havis la katolik-nacian karakteron. Plimulto de la tekstoj estis dediĉitaj por katolikoj en Harbino, Pollando kaj en la mondo. La revuo havis tre klaran kontraŭkomunisman sintenon, kaj oni atakis komunismon kiel malamikon de kristanismo. Tial aperadis en ĝi la artikoloj pri la persekutado en Sovetunio kaj en la Respublika Hispanio. Ne multe da loko okupis en la revuo la temoj laikecaj kaj beletro. Granda parto de la publikigitaj artikoloj estis la represoj el la artikoloj de pola gazetaro kaj de pola minoritato de Usono. Probable aperis ĉirkaŭ 1000 revu-numeroj, ekzemple ĝis la jaro 1939 aperis 901 numeroj, kun la meza amplekso 4-6 paĝa. Komence la eldonkvanto estis nur 500 ekzempleroj, kaj poste eĉ atingis 1500 da ekzempleroj. Dum la jaroj 1922 – 1936 la eldonanto estis pastro Władysław Ostrowski, kaj post lia morto mallongtempe Antonii Wasilewski. De la jaro 1937 la loboron kontinuis pastro Aleksander Eysymontt. Estis multaj ĉefredaktoroj. Inter ili la plej gravaj estis: Kazimierz Grochowski (1922 – 1927), pastro Władysław Ostrowski (1927 – 1935), pastro Aleksander Eysymontt (1936 – 1937), pastro Witold Zborowski (1937 – 1940). Kun la semajn-revuo aperadis apartaj aldonaĵoj. Interalie aperis la jenaj aldonaĵoj: "La Ekstrema Oriento" (1925 – 1926), "Bulteno de Pola Akademia Rondo de Esploradoj pri Ĉinio" (1930), "Czuj Duch". La Skolta Paĝo (1935). Pro la opresoj kaj premegoj flanke de aŭtoritatoj de Manĉukuo, kiujn bremsis la agadon de pola minoritato en Harbino, oni decidis fermi la revuon.

Bibliografio redakti

1. Grochowski Kazimierz (1928): Polacy na Dalekim Wschodzie (Poloj en la Ekstrema Oriento), Harbin Daily News Press, Harbino.

2. Winiarz Adam, Bibliografia prasy polskiej na Dalekim Wschodzie w latach 1917 – 1949 (Bibliografio de pola gazetaro en la Ekstrema Oriento dum la jaroj 1917 - 1949), „Kwartalnik Historii Prasy Polskiej” ("Kvaronjara Magazeno pri Historio de Pola Gazetaro"), 1-a kajero, 1986.

3. Woźniakowski Krzysztof, Polonia chińska w latach 1897 – 1949 i jej życie kulturalno – literackie (Pola minoritato en Ĉinio dum la jaroj 1849 - 2949 kaj ĝia vivo kultur-literatura). La 1-a parto, „Przegląd Polonijny”, 1-a kajero, 1976.

(la artikolon kreis esperantisto, la doktoriĝ-kandidato de Pomeria Akademio en Słupsk mag. Mariusz Borysiewicz)