Polaciones [polaZJIOnes] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa.

Polaciones
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 210  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 6′ N, 4° 25′ U (mapo)43.101944444444-4.4130555555556Koordinatoj: 43° 6′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 89,77 km² (8 977 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Polaciones (Kantabrio)
Polaciones (Kantabrio)
DEC
Polaciones
Polaciones
Situo de Polaciones
Polaciones (Hispanio)
Polaciones (Hispanio)
DEC
Polaciones
Polaciones
Situo de Polaciones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polaciones [+]
vdr
Municipa teritorio de Polaciones, okcidente de Kantabrio.

Geografio redakti

 
Belmonte.
 
Cotillos.
 
Tresabuela.

Ĝi limas norde kun la municipoj Tudanca kaj Rionansa, oriente kun la Mancomunidad Campoo-Cabuérniga, sude kun la provinco Palencio kaj Hermandad de Campoo de Suso kaj okcidente kun Cabezón de Liébana kaj Pesaguero.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Lombraña je 104 km disde la regiona ĉefurbo, Santandero.

Demografio redakti

Por areo de 89,77 km² estas 215 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis preskaŭ milon da loĝantoj dum la 20-a jarcento.

La 215 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Belmonte, 20 loĝ.
  • Callecedo, 14 loĝ.
  • Cotillos, 6 loĝ.
  • La Laguna, 12 loĝ.
  • Lombraña (ĉefurbo), 13 loĝ.
  • Pejanda, 15 loĝ.
  • Puente Pumar, 48 loĝ.
  • Salceda, 16 loĝ.
  • San Mamés, 23 loĝ.
  • Santa Eulalia, 10 loĝ.
  • Tresabuela (en la foto de la tabelo), 29 loĝ.
  • Uznayo, 43 loĝ.

Historio redakti

La menhiroj de Sejos atestis pri la okupado de la zono en la Bronzepoko. La teritorio estis jam reloĝata en la 8-a kaj 9-a jarcentoj, epoko de la arkeologia kuŝejo de la kastrumo de Santa Eulalia. Precize tiu loĝloko estis la unua kiu aperis dokumentita, ĉar en 955 ĝi estis donacita al la monaĥejo de Piaska. En la registro Becerro de las Behetrías de Castilla (1351) oni mencias la loĝlokojn Salceda, Santa Eulalia, Cotillos, Lombraña, Uznayo, Tresabuela kaj San Mamés ene de la komunumo Merindad de Liébana y Pernía. Ili dependis de la eklezio, sed poste ili restis sub la senjorlando de familio Mendoza en Liébana kaj, tial de la dukoj de Infantado, kiuj nomumis la urbestron, scepte ĉe Cotillos, Salceda, San Mamés kaj Tresabuela, en kiuj konservis tian povon la episkopo de Palencio, laŭ la Censo de Floridablanca.

Ekonomio redakti

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj ĉefe brutobredado de bovinoj, sed translokiĝis al rura turismo. Tradicie estis metia dediĉo al ĉarpentado.

Inter vidindaĵoj elstaras domego La Cotera en Lombraña, la menhiroj de Sejos, el la Bronzepoko (ĉirkaŭ la jaro 2500 a.n.e.). La kromleĉo Piedra Jincá (enbatita ŝtono) markis dum jarcentoj la limon inter Polaciones kaj la Mancomunidad. En du el ili videblas homformajn gravuraĵoj similaj al tiu de la idolo de Peña Tú, en Asturio, el kiuj unu pri ponardo. Simile estas arkeologia kuŝejo de la fortikaĵa kastrumo de Santa Eulalia, el la 8-a kaj 9-a jarcentoj.

Aliaj domegoj estas blazondomo de Coroneles, en Puente Pumar, de la 18-a jarcento, de kantabra baroka stilo; la eklezia domo, en Puente Pumar, de la 18-a jarcento, de kantabra baroka stilo; kaj la domego de Montes Caloca, aŭ domo de la Vicreĝo, en San Mamés, kun kapelo. Menciidas la popola arkitekturo tradicia.

Inter ekleziaj konstruaĵoj estas Ermitejo de Pejanda de Nuestra Señora la Virgen de la Luz, patronino de Polaciones; la preĝejo de Sankta Kruco (aŭ de Sankta Sebastiano), en Lombraña, kun romanikaj restaĵoj en la sonorilmuro kaj fenestro kun rustikaj kapiteloj; la preĝejo de Santa Eulalia, de la 16-a jarcento kun gotikaj elementos; la preĝejo de San Cosme y San Damián, en Uznayo, de la 17-a jarcento, de kantabra baroka stilo, kun pluredra absido; la preĝejo de San Ignacio de Loyola, en Tresabuela, de la 17-a jarcento; la preĝejo de San Mamés y San Cayetano, en San Mamés, de la 17-a jarcento; la preĝejo de Belmonte, de la 18-a jarcento; la preĝejo de la Natividad de Nuestra Señora, en Puente Pumar, de la 18-a jarcento, kun svelta turo; la preĝejo de Nia Sinjorino de la Montaro, en Salceda, de la 18-a jarcento; kaj la ermitejo de Uznayo, de la 18-a jarcento.

La preĝejoj de Lombraña, Tresabuela kaj San Mamés estas nuntempe rehabilitataj.​

Vidu ankaŭ redakti