Polanco [poLANko] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Besaya.

Polanco
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 175  (2023) [+]
Loĝdenso 352 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 4° 1′ U (mapo)43.385833333333-4.015Koordinatoj: 43° 23′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 17,55 km² (1 755 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Polanco (Kantabrio)
Polanco (Kantabrio)
DEC
Polanco
Polanco
Situo de Polanco
Polanco (Hispanio)
Polanco (Hispanio)
DEC
Polanco
Polanco
Situo de Polanco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polanco (Cantabria) [+]
vdr
Municipa teritorio de Polanco, norde de Kantabrio.

En tiu municipo naskiĝis fama kantabra verkisto José María de Pereda en 1833.

Menciindas ankaŭ la haveno de Requejada (en la foto de la tabelo), ŝlosila infrastrukturo por la industrio de Torrelavega (Sniace kaj Solvay).

Geografio redakti

 
Lageto Pozo Tremeo (Rumoroso-Polanco).
 
Fervojo ĉe Requejada.
 
Haveno de Requejada (Cantabria).

Ĝi limas norde kun Miengo, okcidente kun Santillana del Mar kaj Suances, sude kun Torrelavega kaj oriente kun Piélagos.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Polanco, je 24 km de la regiona ĉefurbo Santandero. La loĝloko Polaco mem estas distribuata inter jenaj kvartaloj: Cuesta Quintana, La Iglesia, Hondal, La Cochera, Cumbrales, Menocal, Piñal, Pozo, La Llosa kaj El Riego.

Demografio redakti

Por areo de 17,55 km² estas 5 978 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 500 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

La 5 978 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

  • Barrio Obrero, 123 loĝ.
  • Mar, 578 loĝ.
  • Polanco (ĉefurbo), 1 006 loĝ.
  • Posadillo, 348 loĝ.
  • Requejada, 1 407 loĝ.
  • Rinconeda, 1 192 loĝ.
  • Rumoroso, 793 loĝ.
  • Soña, 138 loĝ.

Ekonomio redakti

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj ĉefe brutobredado. Tamen, kvankam nuntempe ankoraŭ oni praktikas tiujn metiojn, jam hegemonias la triaranga sektoro. Nur 3,4 % de la laboristaro dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 17 % al la konstruado, 27,7 % al industrio kaj 51,9 % al servoj.

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn de prahistorio. Certe jam en epoko de Romia Imperio trapasis la teritorion ŝoseo el nordo suden.

La unua mencio de Polanco aperis en la jaro 1026, en dokumentoj kiuj montris ties dependon de la abatejo de Santillana del Mar. Poste ĝi pasis al senjorlando de la Markizo de Santillana. Kaj en tiu familio, en la 18-a jarcento la Duko de Infantado nomumis la urbestron. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, ludis gravan rolon la haveno de Requejada, ĉar el tie oni eksportis la tritikon de Kastilio kaj oni importis feron.

Vidu ankaŭ redakti