Polimnio

helena diino de retoriko; unu el la Muzoj

Polimnio (Πολυμνία), filino de Zeŭso kaj Mnemozina, laŭ helena mitologio estas la muzo de religia poezio, aŭ pli bone, de solemna poezio, ĉar la himnoj al herooj ankaŭ apartenus al ŝi. Kelkaj diras ŝin muzo de retoriko, geometrio kaj gestteatro. Foje oni reprezentas ŝin kun vualon, alie, pensante, alie oni reprezentas ŝin kun krono el floroj. Oni diras ankaŭ ke tiu muzo instruis la terkulturadon al homoj. Alia tradicio diras ke ŝi helpas mnemoteĥnikon.

Polimnio
Muzoj • rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Mnemozino
Gefratoj KlioKaliopoMelpomenoUranioEŭterpoTerpsiĥoroEratoTalio
vdr
Polimnio de Francesco del Cossa, 1455-1460.