Polingaysi Qöyawayma
Polingaysi QÖYAWAYMA (naskiĝis la 5-an de novembro 1892, mortis la 6-an de decembro 1990), ankaŭ nomata Elizabeth Q. WHITE, estis Hopia instruisto, verkisto, kaj ceramikisto.[1][2]
Polingaysi Qöyawayma | |
---|---|
Polingaysi Qöyawayma ĉ. 1970 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Elizabeth Q. White |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1892 en Oraibi, Hopia Rezervejo, Arizono |
Morto | 6-an de decembro 1990 en Fenikso, Arizono |
Tombo | Kykotsmovi Village Cemetery (en) |
Nacieco | hopia, usona |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Bethel College (en) |
Parencoj | Al Qöyawayma (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | instruisto, ceramikisto |
Religia konfesio | Kristana |
Biografio
redaktiNaskita al gepatroj Fred (de la Kachina Klano), kaj Sevenka (de la Kojota Klano), Polingaysi Qöyawayma kreskiĝis en Oraibi, vilaĝo en la Hopia Rezervejo de Arizono.[1][3] Lia persona nomo signifas "papilio sidanta inter la floroj en la venteto".[4]
La patro de Qöyawayma laboris por Menonita misiisto Henry Voth, kiu konstruis lernejon en Oraibi kaj klopodis varbi konvertojn al Kristanismo. Pluraj en la vilaĝo opiniis, ke la provoj de Voth instigi ilin veni al diservoj estis malmoderaj, kaj ĉi tiu kaŭzis malkunsenton inter tiuj Hopiaj oponantoj kaj subtenantoj de la lernejo.[1]
En 1906, Qöyawayma aliĝis al grupo de studentoj, kiuj vojaĝis por studi ĉe la Instituto Sherman ĉe Riverside, Kalifornio. Dum ŝiaj kvar jaroj ĉe la lernejo, ŝi loĝis kun la familio de instruisto, lernis la anglan, kaj konvertiĝis al Kristanismo. Post ŝia reveno al Oraibi, ŝi malfacile readaptiĝis al la tradicia Hopia vivo. Vilaĝanoj opiniis, ke ŝi tro multe adoptis la vivmanierojn de blankuloj, kaj estis nereceptemaj al ŝiaj Kristanaj instruoj. [1][3][5]
Ŝi foriris por loĝi kun Menonita familia en Newton, Kansaso, kaj por ricevi instruadon por misiismo ĉe Bethel College en Kansaso. En 1919 ŝi laboris kiel anstataŭanta instruisto en Tuba City, Arizono, kaj studis ĉe la Los Angeles Bible Institute (Instituto Biblia de Los-Anĝeleso). [1] Ŝi estis dubema pri misiista vivo, tamen, kiam ŝi estis daŭre malsukcesa en la konverto de iu ajn loĝanto de Oraibi, dum ŝi provis "kombini la plej bonan de Hopia tradicio kun la plej bona de la blankula kulturo, konservante la esenco de bono, el kiu ajn fonto."[4]
Instruista kariero
redaktiEn 1924 Qöyawayma komencis labori ĉe la Indiana lernejo ĉe Hotevilla, unue kiel servistino kaj poste kiel instruisto. Nekutime dum tiu tempo, ŝi instruis dulingve, prezentante la temojn al studentoj en ilia gepatra hopia lingvo, kaj poste transirante al la angla. Ĉi tiu kaŭzis malkunsenton kun la aliaj instruistoj, kaj kun gepatroj, kiuj preferis, ke iliaj infanoj instruiĝu ekskluzive la blankulajn lingvon kaj kutimojn, por fariĝi pli sukcesaj en usona societo. Ŝi persistis, opiniante, ke Indiĝenaj Amerikaj studentoj estis pli receptemaj al konceptoj, kiuj prezentiĝis konforme kun tradiciaj rakontoj kaj legendoj.[5] Ŝi fariĝis registarana dungito post kiam ŝi sukcese trapasis la ekzamenon de la Indiana Servo en 1925, kaj daŭre instruis en Hopiaj kaj Navahaj lernejoj ĝis 1955.[1][4][6] Ŝi poste vortigis sian filozofion pri instruado:
"Mi diras al la junaj homoj ĉi tion: Taksu la plej bonan, kiu estas en via propra kulturo, kaj tenu ĝin, ĉar ĝi estos ĉefa afero en via vivo; sed nepre prenu la plej bonan el aliaj kulturoj por kunmiksi kun tiu, kiun vi jam havas. Ne faru limojn por vi mem. Se vi deziras pli kaj ankoraŭ pli da edukado, klopodu atingi ĝin sen timo. Vi havas interne la kvalitojn de persistemo kaj toleremo. Utilu ilin."[7]
Ŝiaj rimedoj eventuale atingis akcepton kaj famon. En 1941, la Buroo pri Indianaj Aferoj elektis Qöyawayman por montri dulingvan edukadon al lernejaj oficistoj tra la lando.[6]
En 1974, Qöyawayma helpis fondi subvencian fonduson por Hopiaj studentoj ĉe Universitato de Norda Arizono.[1][6][8] Ĉi tiu poste renomiĝis la Elizabeth White Hopi Scholarship por honorigi ŝin.[9]
Verkado
redaktiEn 1941, Polingaysi Qöyawayma verkis la romanon, The Sun Girl: A True Story about Dawamana (La Suna Knabino: Vera Rakonto pri Davamana), pri malfacilaj decidoj, kiuj alfrontis junan Hopian knabinon.[6]
Ŝia aŭtobiografio No Turning Back (Sen Reiro), kiun ŝi rakontis al aŭtoro Vada F. Carlson, eldoniĝis en 1964.[1][10]
Ŝi ankaŭ kunlabore verkis Broken Pattern: Sunlight & Shadows of Hopi History (Rompitan Ŝablonon: Sunlumo kaj Ombroj de Hopia Historio) kun Carlson en 1985.[11]
Ceramikaĵoj
redaktiPost ŝia emeritiĝo de instruado, Qöyawayma sin dediĉis al muziko kaj arto, precipe ceramikaĵoj. Ŝi kreis unikan stilon, uzante ruĝetan argilon kun reliefigitaj simboloj kiel maizo kaj Kokopelli-figuroj. La Heard Museum (Muzeo Heard) en Fenikso faris ekspozicion de ŝiaj verkoj dum la malfruaj 1970-aj jaroj, kaj kelkaj el ŝiaj potoj inkluziviĝis en ĝia daŭra kolekto.[2][6]
Persona vivo
redaktiQöyawayma edziĝis kun Lloyd White, part-Ĉeroka viro, en 1931. Ili maledziĝis unu aŭ du jarojn poste.[4][6]
Ŝia nevo Al Qöyawayma estas sukcesa ceramikisto kaj skulptisto.[7]
Polingaysi Qöyawayma restis sana ĝis ŝiaj okdekaj jaroj, sed suferis apopleksion en 1981. Ŝi mortis en vartejo en Fenikso en 1990, je la aĝo de 98.[1][6]
Premioj kaj renomo
redakti- Department of the Interior Distinguished Service Award (1954)
- Una Hanbury bronza skulptaĵo komisiita de la Museum of Northern Arizona (Muzeo de Norda Arizono) (1976)
- Arizona Indian Living Treasure Award (Premio Arizona Indiana Vivanta Trezoro) (1978)
- Heard Museum Ora Medalo (1978)
- Bethel College Elstaranta Eks-studento (1979)
- Bullock's "Be Beautiful" Award (Premio "Estu Bela") (1984)
- Arizona Aŭtora Premio por The Sun Girl (1989)
- Enkondukita en la Arizona Women's Hall of Fame (Halo de Famuloj de Arizonaj Virinoj) (1991)[1][6][12]
Referencoj
redakti- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Polingazsi Qoyawayma (Elisabeth Q. White). Arizona Women's Hall of Fame. Arkivita el la originalo je 2017-09-12. Alirita 7 septembro 2017 .
- ↑ 2,0 2,1 Hopi Leaders. Northern Arizona University. Alirita 7 de septembro 2017 .
- ↑ 3,0 3,1 (25 septembro 2008) “Bonding White and Hopi People”, Ruth Unrau: Encircled: Stories of Mennonite Women. Wipf and Stock, p. 163–169. ISBN 9781606080795. per Google Books
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Sonneborn, Liz. A to Z of American Indian Women. Infobase Publishing, p. 199–201. ISBN 9781438107882. per Google Books
- ↑ 5,0 5,1 Locklear, Erica Abrams. (19a de novembro 2011) “Introduction”, Negotiating a Perilous Empowerment: Appalachian Women's Literacies. Ohio University Press, p. 12–14. ISBN 9780821443781. per Google Books
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 (18 septembro 2009) “Polingaysi Qöyawayma”, Erin H. Turner: Wise Women. Rowman & Littlefield, p. 89–91. ISBN 9780762758050. per Google Books
- ↑ 7,0 7,1 Davis, Lynn Pyne (January 1, 1970). “Al Qöyawayma”, Southwest Art. Alirita September 7, 2017..
- ↑ Schroeder, John, "NAU gets $1,450 grant", The Arizona Republic, 5an de oktobro, 1974, paĝoj 38. Kontrolita 11an de septembro 2017.
- ↑ The Elizabeth White Hopi Scholarship. Northern Arizona University. Arkivita el la originalo je 2017-09-12. Alirita 11a de septembro 2017 .
- ↑ Qöyawayma, Polingaysi; Vada F. Carlson. (1964) No Turning Back. University of New Mexico Press. ISBN 9780826304391. per Google Books
- ↑ Carlson, Vada F.; Polingaysi Qöyawayma. (1985) Broken Pattern: Sunlight & Shadows of Hopi History. Naturegraph Publishers. ISBN 9780879611491. per Google Books
- ↑ Criscoe, Betty L.. (1990) Award-winning books for children and young adults. Scarecrow Press, p. 8. ISBN 9780810823365. per Google Books