Politika korupto

Reformistoj kiel la usona Joseph Keppler priskribis la fakton ke la Usona Senato de la 19-a jarcento estis kontrolita de la gigantaj monfondusoj, reprezentataj de la financaj monopoloj kiuj plue estis funkciantaj poste pere de la politika korupto.

La politika korupto referencas al deliktoj fifaritaj de publikaj funkciuloj kaj aŭtoritatoj kiuj misuzis siajn povon kaj influon farante intence malbonan uzadon de la financaj kaj homaj rimedoj al kiuj ili havas facilan aliron, anticipante siajn personajn interesojn aŭ tiujn de iliaj proksimuloj,[1] por atingi kontraŭleĝan avantaĝon ĝenerale sekrete kaj private. La mala termino de politika korupto estas politika travidebleco. Laŭ Hernández Gómez (2018), la korupto estas difinita kiel «ajna rompo aŭ devojiĝo, ajnatipe, kun ekonomiaj celoj aŭ ne, okazigita per la agado aŭ malagado de la instituciaj devoj, fare de tiuj kiuj devis klopodi la realigon de la celoj de la publika administracio kaj kiuj male malhelpis, prokrastis aŭ malhelpis ilin».[2] Pro tio oni povas paroli pri la nivelo de korupto aŭ de travidebleco de legitima ŝtato.[3]

La formoj de korupto varias, sed la plej oftaj estas la kontraŭleĝa uzado de privilegia informaro kaj sponsorado; krom la subaĉetoj, la avantaĝigo, la imposta evitado, la timigo, la trompo, la malversacio, la publika maljustico, la kacikismo, la amikismo, la falsa voĉdonado, la nepotismo, la senpuneco kaj la despotismo.[4] La korupfado faciligas ofte aliajn tipojn de krimaj fifaroj kiel la narkotaĵŝakrado, la monlavado, la eksterleĝa prostituo kaj la homvendado, kvankam ĝi nek limiĝas al tiuj organizitaj krimoj nek ĉiam nepre apogas aŭ helpas aliajn krimojn, sed tre ofte celas nur la propran kriman pliriĉigon.

NotojRedakti

  1. Ramírez Aguilera, Rafael, kun Ramírez Victoriano, Rafael, Breve Diccionario de la Política, 1997, Mensajero isbn=9788427121133, Bilbao, pp. 69-70, hispane,
  2. [1] La anticorrupción en Colombia, el agente encubierto y la función de inteligencia, Hernández Gómez, José Ricardo, 22a de februaro 2018, Prolegómenos, volumo 21, numero 41, pp. 99–114, aliro la 16an de majo 2018, hispana, issn=1909-7727, doi=10.18359/prole.3332.
  3. «Le clientélisme en question.» junio de 2005. «Tutorial» proponita de la ĵurnalo Le Ravi.
  4. Carrillo, Ana & Myers Gallardo, Alfonso (kunord.), Corrupción y delincuencia económica: prevención, represión y recuperación de activos [2] Ratio Legis isbn=978-84-16324-05-7 Grupo de estudios sobre corrupción. Colección Mayor. Universidad de Salamanca, España.

BibliografioRedakti

  • Cobb L, González M. Explicando la corrupción como un sistema de ciclos viciosos. Security and Defense Studies Review. 2007; 7(1):55-68.
  • Gérvas J. De la transparencia y la corrupción y de su impacto en el buen gobierno sanitario. Notas Clínicas del Equipo CESCA. 2010
  • Alvar Ezquerra, Alfredo (2010). El duque de Lerma: corrupción y desmoralización en la España del siglo XVII. La Esfera de los Libros. ISBN 9788497349901.
  • Sánchez Sánchez / Rey Mazón, Isidro / Pablo (2019). C de España: manual para entender la corrupción. Almud.