Pollandpilko (angle Polandball), ankaŭ konata kiel Landpilko (angle Countryball), estas uzanto-generita interreta avataro kiu devenis de la /int/ (internacia) forumo de germana bildforumo Krautchan.net en la dua duono de 2009. La avataro manifestiĝas en granda nombro da retkomiksoj, kie landoj estas reprezentitaj kiel sferaj personoj kiuj ofte interrilatas en angla piĝino, mokante pri naciaj stereotipoj kaj internaciaj rilatoj. La komiksa stilo povas esti referencita kiel ambaŭ Pollandpilko (eĉ en kazo kiam ne estas Pollando inter la bildstriaj roluloj) kaj landpilko (aŭ, kolektive, landpilkoj).

Uzanto-generita reprezento de Pollandpilko.

Historio redakti

Pollandpilko havas siajn radikojn en aŭgusto de 2009 'retmilito' inter polaj retanoj kaj la cetero de la mondo en drawball.com Arkivigite je 2020-05-26 per la retarkivo Wayback Machine. La retejo, kiu ofertas virtualan kanvason, ebligas al interretaj uzantoj desegni kion ajn ili volas, kaj desegni super desegnoj de aliaj. En la pola Interreto, elstaris la ideo desegni la flagon de Pollando sur pilko, kaj miloj da Poloj kune sukcesis kovri la desegnon de pilko per blanka pentraĵo super ruĝa supro, kun la vorto "POLSKA" skribita en la mezo. Post kunordigado kun 4chan, tiu ĉi estis poste surkovrita per grandega svastiko.[1][2]

Krautchan.net Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine estas german-lingva bildforumo kies /INT/ forumo estas vizitata de angla-lingvaj retanoj. La komenco de la Pollandpilka avataro estas ŝuldita al Falco, Brito en /INT/, kiu en septembro 2009 kreis la avataron uzante MS Paint en senpolitika maniero al trolo Wojak, Polo en la sama forumo kiu kontribuis en angla piĝino, post kio Pollandpilkaj bildstrioj estis entuziasme desegnitaj de Rusoj.[1][3][4]

Temoj redakti

 
Ekzemplo de Pollandpilka komikso, prezentanta Bavarion.

La premiso de Pollandpilko, kiu gajnis popularecon rezulte de la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 pro kiu mortis la Prezidanto de Pollando Lech Kaczyński, estas ke ĝi reprezentas Pollandon kaj ĝiajn historion, eksterlandajn rilatojn, kaj stereotipojn,[3][5] fokusiĝante al pola megalomanio kaj ĝiaj naciaj kompleksoj.[2] Interagoj inter landpilkoj emas esti skribitaj en angla piĝino kaj interreta slango, rememoro de la Lolcat avataro, kaj en la fino de la bildstrio, Pollando, kiu estas tiucele reprezentita kiel ruĝa supre de blanka koloro (la malo de la flago de Pollando), estas tipe vidita plorante.[1][2]

Kelkaj Pollandpilkaj komiksoj devenas de la premiso ke Rusio povas flugi en spacon, dum Pollando ne povas. Unu el la plej popularaj Pollandpilkaj bildstrioj komenciĝas per la premiso ke la Tero estas trafota de grandega meteoroido, kondukante al tio ke ĉiuj landoj kun spaca teĥnologio forlasas la Teron kaj iras en orbiton ĉirkaŭ la planedo. En la fino de la bildstrio, Pollando, ankoraŭ sur tero, ploras, kaj en angla pirĝino eldiras la kanonikan Pollandpilkan frapfrazon "Pollando ne povas en spacon" (angle: "Poland cannot into space").[3] Per tiu ĉi humuraĵo, Rusoj metis punktofinon al ĉiuj diskutoj kun Poloj pri kiu lando estas supera.[1][3][5] En alia Pollandpilka komikso kiu fosas en historia-politika satiro, Pollando estas vidata tedante aliajn landpilkojn, per sia proklamo ke "Do kiam ni frakasis Rusion kaj la turkojn [sic] ni estis la plej granda lando en la mondo... kaj.." (angle: "So when we crushed Russia and the turks [sic] were were the biggest country in the world... and.."), igante aliajn landpilkojn priridi ĝin. Pollando, tiam incitita, eldiras putino (pole: kurwa), kaj tenas indikilon dirantan "Interreto serioza afero" (angle}: "Internet serious business"), kiu estas interreta slogano uzata por primoki aliajn kiuj traktas subjektojn malrespekte, kaj en Pollandpilka konvencio, finiĝas plorante.[1][2][6]

Aliaj landpilkoj redakti

 
Esperantopilko, Uzanto-generita reprezento de Esperanto en Pollandpilka stilo

Pollandpilko povas ankaŭ inkludi komiksojn pri aliaj landoj, sed per konvencio ĉi tiuj komiksoj restas kutime referencitaj kiel Pollandpilko,[1] kvankam ili ankaŭ povas esti nomitaj landpilkoj.[4] laŭ Lurkmore.to[rompita ligilo], Bavario havas sian propran pilkon, kaj aliaj pilkoj estis kreitaj por Usono, Katalunio kaj Siberio, inter aliaj. Singapuro havas la formon de triangulo kaj estas nomita Tringapuro (angle: Tringapore); Israelo havas la formon de hiperkubo (reference al judaj trajtoj); Kazaĥio havas la formon de briko; kaj Unuiĝinta Regno estas montrita kun cilindra ĉapelo kaj monoklo.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Orliński, Wojciech, "Wyniosłe lol zaborców, czyli Polandball", 16 januaro 2010. Kontrolita 25 marto 2012. (pola)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Zapałowski, Radosław, "Znowu lecą z nami w... kulki", 15 februaro 2010. Kontrolita 22 marto 2012. (Pola)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Kapiszewski, Kuba, "Fenomem - Polska nie umieć kosmos", 13/2010. Kontrolita 26 marto 2012. (pola)
  4. 4,0 4,1 Polandball. Knowyourmeme. Alirita 26 marto 2012.
  5. 5,0 5,1 Cegielski, Tomek, "MEMY. Legendy Internetu", 12 Aprilo 2011. Kontrolita 24 marto 2012. (pola)
  6. Polandball cartoon. Nekonata (Nekonata). Arkivita el la originalo je 2012-03-26. Alirita 26 marto 2012.
  7. Int (ruse). Lurkmore.to (26 decembro 2011). Arkivita el la originalo je 2021-04-21. Alirita 27 marto 2012.

Eksteraj ligiloj redakti