Polonia (personigo)
nacia personigo de poloj kaj Pollando
Polonia estas la oficiala politika kaj nacia personigo de Pollando.
Ĝi estas grava ero de pola nacia identeco, kiu esprimiĝas en literaturo, artaĵoj kaj popola kulturo. La termino devenas de la latina nomo por Pollando ("Polonia") kaj estas uzata ankaŭ rilate al la pola diasporo.
La esprimo "Polonia" unue aperis en 1564 en la verko de Stanislaw Uzczowski, kiel personigo de la Regno Pollando. En ĉi tiu verko Polonia estis prezentita kiel virino staranta sur la ŝultroj de la Papo kaj la pola reĝo. La simbola bildigo de Pollando en formo de virino estis finfine formita en la 19-a jarcento paralele kun similaj bildigoj de Germanio, Helvetia, Rusio, Britio kaj Hibernio. [1]
Notoj
redakti- ↑ https://issuu.com/muzeum_narodowe_w_kielcach/docs/katalog_historia_i_polonia Historio de Pollando