Germania (personigo)

Germania estis konsiderata, precipe dum la 19-a jarcento, kiel alegorio de la germana nacio, de Ĝermanio.

Germania
Germania (1914) fare de Friedrich August
Germania (1914) fare de Friedrich August
nacia personigo
Informoj
Sekso ina
Okupo alegorio de la germana nacio
vdr

Ekde la romia imperio troviĝis bildo de virino por reprezenti Ĝermanion; ekzemple, sur moneroj de imperiestro Domiciano legeblas kun tia bildo: "Germania capta", kio signifas el la latina "Kaptita Ĝermanio" pro aludo al romia venko super la Ĥatoj.

Sklavina, Germania, Gallia kaj Roma omaĝas imperiestron Oto la 3-a. (mezepoka bildigo ĉirkaŭ 990)

Same, dum la mezepoko, troviĝas en evangelilibro de imperiestro Otto la 3-a alegorio de Germanio, Germania, kune kun Roma, Gallia kaj Sclavinia.

Dum la unua parto de la 19-a jarcento, strebadoj por unuigi Germanion, kiu estis disigita en multaj ŝtatetoj, ekaperis samtempe kiel kreskanta naciismo. Ĝi evidentiĝis unue tra la poezio kaj kreskis dum bataloj por konkeri nordan teritorion "Ŝlesvigo-Holstinio"; dum la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj, ĝi manifestiĝis ekzemple en la pentrarto kaj plastikarto, favorigita dum la festoj organizitaj de pafantoj, kantistoj kaj aliaj gimnastikistoj kiuj strebadis ĉiuj al unuiĝo de la nacio.

La unua populara reprezentaĵo de Germania estis kreita de pentristo el Düsseldorf, Lorenz Clasen: Germania kiel gardistino ĉe la Rejno (germane Wacht am Rhein).

Germania estas kutime priskribata kiel forta virino kun longaj, fluaj, ruĝblondaj haroj kaj kun kiraso. Ĝi ofte tenas la imperian glavon (Reichsschwert), kaj tenas mezepok-stilan ŝildon kiu foje portas la figuron de nigra aglo sur ora kampo. Krome, ĝi foje montriĝas kiam ŝi portas la imperian kronon de la Sankta Romia Imperio.

Niederwalddenkmal

La disvastigo de tiu alegorio pligrandiĝis dum la jaroj 1870-1871: multnombraj monumentoj (triumfaj aŭ aliaj) aperigis novajn stilojn; inter tiuj fariĝis la monumento de Niederwald , far Johannes Schilling, la plej populara. Tiu Germania estas miksaĵo de valkirio, virgulino de la batalkampoj, kaj de germana patrino kiu materiigas la ĉion-brakumantan patrujon.

Elementoj en ŝia aspekto kaj ilia simbola signifo redakti

 
  • Frakasitaj mankatenoj - Germanio estanta libera lando
  • Aglo brodita sur la brusto - simbolo de la Germana Imperiestra Regno kaj forto en si mem
  • Krono de kverkofolioj - Heroeco
  • Glavo - forto kaj pretemo batali
  • Olivbranĉoj ĉirkaŭ la glavo - deziro al paco
  • Nigra-ruĝa-ora trikoloro - La liberal-naciisma flago en 1848, malpermesita de germanaj princoj
  • La sunradioj malantaŭe - la komenco de nova epoko