Polvijärvi
Polvijärvi estas komunumo en la provinco Norda Karelio en Finnlando, proksime al la nuna ŝtata limo de Rusio, malantaŭ kiu situas la orienta parto de la eksa historia finna regiono Karelio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 064 loĝantoj sur areo de 804,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la ĉirkaŭaj komunumoj Juuka, Kaavi, Kontiolahti, Outokumpu kaj Liperi.
Polvijärvi | |||
---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||
komunumo | |||
www.polvijarvi.fi | |||
Gubernio | Orienta Finnlando | ||
Provinco | Norda Karelio | ||
Fondita | 1876 | ||
Finnlingvaj | 99,6% | ||
Svedlingvaj | 0% | ||
la ortodoksa kirko Johano la Baptisto en Polvijärvi en printempa neĝo
| |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 064 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 62° 51′ N, 29° 22′ O (mapo)62.85416666666729.369444444444Koordinatoj: 62° 51′ N, 29° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 804,63 km² (80 463 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Polvijärvi [+] | |||
Historio
redaktiPlejo el nuna areo de la komunumo estis sub lago Höytiäinen ĝis 1850-aj jaroj. La surfaco de Höytiäinen estis malaltigita 9,6 m en 1859–1861. Sekve la areo de Höytiäinen malkreskis proksimume je triono. La sekiĝinta areo ricevis multajn loĝantojn. La areo estis bona por kulturo. Estas taksita, ke Polvijärvi neniam estus fariĝinta sendependa komunumo sen la malaltiĝo de Höytiäinen.
La komunumo Polvijärvi estis fondita en 1876. Antaŭe ĝi apartenis al Liperi. Ĝis la jaro 2009 la komunumo ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Orienta Finnlando.