PolyGram
PolyGram estis nederlanda marko de registraĵoj de klasika muziko. Ĝi ekestis el la antaŭaj firmaoj Hollandsche Decca Distributie (HDD), 1929-1950, kaj Philips Phonografische Industrie (PPI), 1950-1962, kaj origine havis sian radikon en la germana firmao Deutsche Grammophon, la plej malnova postvivanta kompanio muzikdiska. Ekde la jaro 1999 la marko PolyGram estas parto de la usona firmao Universal Music Group (UMG).
PolyGram | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | nederlanda akcia kompanio |
Fondita | en 1962 (antaŭaj firmaoj Hollandsche Decca Distributie (HDD), 1929-1950, kaj Philips Phonografische Industrie (PPI), 1950-1962) |
Agokampo | klasika muziko |
Malfondita | en 1999 integrita en la firmaon Universal Music Group |